József Szinnyei (lingvisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Szinnyei
Persona informo
Naskonomo Ferber József Károly Vince
Naskiĝo 26-an de majo 1857 (1857-05-26)
en Bratislavo
Morto 14-an de aprilo 1943 (1943-04-14) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro József Szinnyei
Frat(in)oj Ferenc Szinnyei • Otmár Szinnyei
Infano József Szinnyei
Okupo
Okupo universitata instruisto • gramatikisto • bibliotekisto • Finno-Ugrist
vdr

József Szinnyei [jOĵef sinjei] (pli juna), laŭ hungarlingve kutima nomordo Szinnyei József estis hungara lingvisto, bibliotekisto, profesoro, membro korespondanta en 1884, ordinara en 1896) de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis samnoma József Szinnyei, lia filo estis samnoma József Szinnyei (kuracisto).

József Szinnyei [1] naskiĝis la 26-an de majo 1857 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 14-an de aprilo 1943 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Szinnyei frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1875-1878 kie li lernis multe de József Budenz. En 1879 li studvojaĝis al Suomio helpe de stipendio, kie li edziĝis. Hejmenveninta li eklaboris en biblioteko de Hungara Nacia Muzeo. En 1883 li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto, post 3 jaroj en Universitato Kolozsvár. En la studjaro 1923 li estis rektoro en Budapeŝto. Ekde 1928 ĝismorte li estis ĉefbibliotekisto de MTA. Li okupiĝis precipe pri urala lingvaro.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar nyelv eredete (Origino de la hungara lingvo), (1883)
  • Finn-magyar szótár (Suomia-hungara vortaro), (1884)
  • Magyar tájszótár (1893-1896, la 2-a parto inter 1807-1901)
  • A magyarság eredete, nyelve és honfoglaláskori műveltsége (1919)
  • A magyar nyelv (La hungara lingvo), (1929)

Fontoj[redakti | redakti fonton]