György Orbán (fizikisto)
György Orbán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de decembro 1903 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de novembro 1977 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1925) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
György Orbán [djordj orbAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orbán György estis hungara fizikisto, profesoro.
György Orbán [1] naskiĝis la 24-an de decembro 1903 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de novembro 1977 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Orbán frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1925. Post siaj studoj li laboris en fizika instituto en Pécs, kie doktoriĝis en 1929. Li estis nomumita privata profesoro en Universitato Erzsébet en 1934. Inter 1941-1943 li instruis en instituto en Debrecen, kie li ricevis la instruan rangon eksterordinara profesoro. Depost 1943 li havis postenon en Budapeŝto en medicina instituto. En 1950 li establis laboratorion, kiun poste li gvidis. En 1952 li kandidatiĝis. En 1956 li estis nomumita docento kaj katedrestro en Universitato Lajos Kossuth, kie li instruis ĝis la emeritiĝo en 1968. Intertempe li studvojaĝis al Vieno, Heidelberg, Berlino. Li okupiĝis dum sia plena aktiva periodo pri Ikso-radioj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Váltakozó áramok elektromos ingerhatásairól (1929)
- Küzdelem a zaj ellen (1942)
- Fizika (1951) - studenta lernolibro
- Röntgensugárzás (1954)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto