György Szigetvári

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Szigetvári
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1926 (1926-10-29)
en Istvándi
Morto 18-an de aprilo 2018 (2018-04-18) (91-jaraĝa)
en Kaposvár
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Táncsics Mihály Gimnázium • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

György Szigetvári [djordj sigetvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szigetvári György estis hungara arkitekto.

György Szigetvári[1][2] naskiĝis la 29-an de oktobro 1926 en Istvándi (laŭ alia informo en Szigetvár), li mortis la 18-an de aprilo 2018 en Kaposvár.


Biografio[redakti | redakti fonton]

György Szigetvári maturiĝis en gimnazio en Kaposvár en 1944, poste li akiris arkitektan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1950. Depost eŭropa studvojaĝo li eklaboris en ŝtata konstrua entrepreno en Kaposvár. Li partoprenis en la Hungara revolucio de 1956, tial poste li estis forigita kaj li povis labori plu en Pécs. Inter 19611986 li estis estro de ŝtata plana entrepreno en Kaposvár, poste li pensiuliĝis. Li estis aktiva dum renovigaj laboroj de historiaj monumentoj. Tamen dum la emeritaj jaroj li faris planojn de preĝejoj en la regiono. Li ricevis premiojn inter 1950-2008.

Liaj arkitektaj planoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Építészeti emlékek Somogyban, 1000-1900. (1973)
  • Az urbanizáció somogyi gondjai: településfejlesztési tanulmány (kunaŭtoro, 1982)
  • Miről mesélnek az öregedő kaposvári házak? (1998)
  • Az én Kaposvárom (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]