György Vashegyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Vashegyi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1970 (1970-04-13) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt • Piarista Gimnazio de Budapeŝto
Okupo
Okupo dirigento • klavicenisto
vdr

György Vashegyi [djordj vaŝhedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vashegyi György estas hungara dirigento, klavicenisto, korusestro, orkestrestro, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio, ties prezidanto ekde 2017. Li specialiĝis pri la antikva muziko.

György Vashegyi[1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Vashegyi maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, krome li lernis ankaŭ muzikon. Li aĝis 16, kiam li debutis en koncerto. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1993, lia ĉefinstruisto estis Ervin Lukács. Post la diplomo li fondis koruson, en la sekva jaro orkestron por la plej aŭtentike prezenti la antikvan muzikon. Jam dum la studentaj jaroj li instruis en la Muzikarta Altlernejo, post jaroj li atingis la instruan rangon docento. En la sekvaj jaroj li partoprenis en majstrokursoj, krome inter 1994-1997 li studis en Dresdeno. Ekde 1998 li partoprenis en festivalo en Fertőd. Vashegyi plej ofte muzikas-dirigentas kune kun la menciitaj koruso kaj oekestro, sed ankaŭ kun aliaj orkestroj. Li ricevis premiojn ekde 2008, en 2024 premion Kossuth.

Elektitaj koncertoj kiel dirigento[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]