György Zsivora

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Zsivora [djord ĵivora], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsivora György estis hungara juristo, advokato, membro (korespondanta en 1833) de Hungara Scienca Akademio.

György Zsivora

György Zsivora [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1804 en Sárszentlőrinc. Li mortis la 30-an de novembro 1883 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Zsivora frekventis luteranan mezlernejon en Sopron, poste luteranan altlernejon en Pozsony. Ekde 1827 li estis advokato, kiun li interrrompis inter 18331835, tiam li estis familia edukisto en Parizo. En la 1830-aj jaroj li aliĝis al rondo de Ferenc Deák. En 1860 li iĝis departemenestro de Csanád. Baldaŭe li havis diversajn postenojn en juĝejoj. Post la pensiuliĝo li fondis modelan bienon en Zugló. Li ricevis premion en 1874.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Geographiai kézikönyv, vagy a világ mathematikai, physikai, kiváltképen pedig politikai leírása, a legújabb határozatok szerint (1832)
  • Nemzetek képtára (Galerio de la popoloj) (1833)
  • Sz. Szébaldi sírkert (1834)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]