Gyula Berecz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Berecz
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1894 (1894-10-20)
en Hungario Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 7-an de oktobro 1951 (1951-10-07) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioHungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Gyula Berecz [djula berec], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Berecz Gyula Lajos Ede estis hungara skulptisto.

Mór Jókai fare de Gyula Berecz en 1937

Gyula Berecz [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1894 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio, li mortis la 7-an de oktobro 1951 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Berecz frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, mezlernejon en Győr, fine li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1923. Lia majstro estis Pál Pátzay. Li revenis al sia naskiĝurbo, kiu jam estis apartenaĵo de Ĉeĥoslovakio. Li ofte kreis skulptaĵojn ankaŭ en Budapeŝto. En 1926 li studvojaĝis al Romo kaj Florenco. En 1948 li estis translokigita (kiel hungaro) en Hungarion, li vivis en rando de Budapeŝto. Li havis edzinon.

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mór Jókai (1937, vidu la bildon dekstre!)
  • pluraj mondmilitaj monumentoj (vidu la bildojn malsupre!)
  • memormedalo (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]