Gyula Dávid (advokato)
Gyula Dávid | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1948 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | politikisto • advokato |
Gyula Dávid [djula dAvid], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dávid Gyula estis hungara advokato, parlamenta deputito, akvopilkisto. Lia familia nomvarianto estis Gerber.
Gyula Dávid[1] naskiĝis la 3-an de septembro 1948 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Dávid inter 1963 kaj 1977 estis akvopilkisto, kelkfoje li estis hungara ĉampiono kaj membro de la hungara elektita teamo. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1976. Post la diplomo li laboris en advokata ateliero, li advokatiĝis en 1979. Li fondis propran atelieron en 1991. Inter 2002–2006 li estis parlamentano, senpartiulo, tamen li sidis en frakcio de Hungara Socialista Partio. Li havas edzinon, kiu naskis 6 gefilojn.