Gyula Elischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Elischer
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1875 (1875-02-28)
en Budapeŝto
Morto 16-an de decembro 1929 (1929-12-16) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo kancero
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Gyula Elischer
Okupo
Okupo kuracisto • radiologo
vdr

Gyula Elischer [djula eliŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Elischer Gyula estis hungara kuracisto, profesoro, radiologo. Gyula Elischer [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1875 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de decembro 1929 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Elischer frekventis luteranan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1898. Ĝis 1901 li laboris en la universitata instituto, poste en kliniko pri internaj malsanoj. Li studvojaĝis al Hamburgo, kie li lernis teknikon de Ikso-radioj. Hejmenveninta li profitis tiun scion. En 1911 li estis nomumita privata profesoro, en la sekva jaro lo gvidis ankaŭ rentgenan laboratorion. Dum la 1-a mondmilito li estis armea radiologo. Ekde 1921 li estis publika ordinara profesoro en Universitato de Debrecen, kie li estis dekano en la studjaroj 1924 kaj 1927. Li mortis frue pro ofta uzo de Ikso-radioj.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.