Gyula Káldy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Káldy
Gyula Káldy en 1901
Gyula Káldy en 1901
Persona informo
Naskonomo Káldy Gyula
Naskiĝo la  18-an de decembro 1838(nun 1838-12-18)
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Morto la 6-an de marto 1901
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo teatra reĝisorokomponisto
vdr

Gyula Káldy [djula kAldi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Káldy Gyula estis hungara dirigento, reĝisoro, teatrestro, komponisto, altlerneja instruisto, framasono [1], [2].

Gyula Káldy [3] naskiĝis la 18-an de decembro 1838 en Pest (urbo), li mortis la 6-an de marto 1901 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Káldy frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, jam en 1850 li havis kantistan rolon en Nacia Teatro de Pest. Li lernis muzikon komence en la sama urbo, poste en konservatorio en Vieno, fine li estis kantisto en la kortega kapelo. Inter 1858 kaj 1866 li estis dirigento de Operejo de Kolozsvár, poste en Arad (urbo) kaj Pécs. En la lasta urbo li edziĝis en 1871, en la sekva jaro ili translokiĝis al urbo Pest. Komence li estis dirigento, poste muzikinstruisto de studio de Nacia Teatro. En 1881 en la sama teatro li estis nomumita reĝisoro, post inaŭguro de Reĝa Operejo de Budapeŝto li estis tie ĉefreĝisoro ĝis 1888. En la sekva jaro li partoprenis en fondo de muzika lernejo, komence li instruis tie, post jaroj li estis lernejestro. Ekde 1895 li instruis en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto, sed en 1895 li estis nomumita ankaŭ direktoro de la Reĝa Operejo. Li ankaŭ komponadis. En 1897 li ricevis premion de la rumana reĝo.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Zuávok (opereto, 1868)
  • Ünnepi nyitány a székesfejérvári új magyar színház megnyitásához (1874)
  • Bevezető zene (1892)

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az 1821-1861. években keletkezett magyar történeti énekekről és indulókról (1895)
  • A régi és újabb magyar tánczokról 1563-1848 (1896)
  • XVI., XVII., XVIII. századi magyar történeti énekek (1897)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]