Gyula Ludvigh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Ludvigh
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1841 (1841-04-21)
en Spišská Belá
Morto 6-an de januaro 1919 (1919-01-06) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro János Ludvigh
Okupo
Okupo railway engineer
vdr

Gyula Ludvigh [djula ludvig], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ludvigh Gyula estis hungara inĝeniero. Lia familia nomo foje aperis en formo Ludwig. Lia patro estis János Ludvigh.

Gyula Ludvigh [1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1841 en Hungara reĝlando en Szepesbéla (nuntempa Spišská Belá en Slovakio). Li mortis la 6-an de januaro 1919 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Ludvigh akiris diplomon en Bruselo, Komence li laboris en Belgio, ekde 1863 li partoprenis en fervoja projekto en Hispanio. Depost la Aŭstra-hungara interkonsento li hejmenvenis kaj li havis postenon en Hungaraj Ŝtatfevojoj, kie li okupiĝis pri projektoj de fervojoj ĉefe en Balkano. En 1881 li ricevis postenon en ministerio pri laboro kaj trafiko. Inter 1887 kaj 1909 li gvidis la Hungarajn Ŝtatfevojojn en rango ministeria konsilisto. En 1893 li estis membro de la supera ĉambro. Li ricevis premion en 1885, post 4 jaroj Honoran legion, fine turkan, rumanan, rusan, prusan kaj hungaran premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Jelentés a bécsi világkiállításról a vasútépítészetet illetőleg (1874)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.