György Cziffra

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György CZIFFRA [djordj cifra], hungare Cziffra György estis hungara pianisto.

Desegnaĵo pri György Cziffra

Li naskiĝis en la 5-an de novembro 1921 en Budapeŝto. Li mortis en la 17-an de januaro 1994 en Senlis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La gepatroj estis ciganoj, la patro estis violonisto. Li havis nur 8 jarojn, kiam li frekventis jam la Muzikartan Altlernejon. Post 5 jaroj li jam eksterlande koncertis. Dum la 2-a mondmilito li estis militkaptito en Sovetunio. Poste longe li muzikis en amuzejoj. En 1950 li provis sensukcese rifuĝi el Hungario, sekve li estis arestita ĝis 1953. Li profitis la revolucion en 1956, kaj li disidis al Francio. Li sukcese faris koncertojn en Eŭropo. Lia filo abrupte mortis en 1982, tial li longe krizis. Li ricevis diversajn premiojn en Francio kaj en Hungario.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • membiografia libro "Kanonoj kaj floroj" en 1983 (Budapeŝto)
  • diversaj koncertaj muzikdiskoj

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memorkolono en Budapeŝto