György Lázár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Lázár
Lázár György kaj Nicolae Ceauşescu
Lázár György kaj Nicolae Ceauşescu
Persona informo
Lázár György
Naskiĝo 15-an de septembro 1924 (1924-09-15)
en Isaszeg
Morto 2-an de oktobro 2014 (2014-10-02) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Komunista Partio de Hungario • Hungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

LÁZÁR György (naskiĝis en Isaszeg, la 15-an de septembro 1924) estis hungara komunista politikisto, teknikisto kaj teknika desegnisto. Inter la jaroj 1975 kaj 1987 li estis ĉefministro de Hungario.

  • 1945-: ano de la Komunista partio
  • 1948-1953: referanto de la Tutlanda Planoficejo
  • 1953-1958: sekciestro de la Tutlanda Planoficejo
  • 1958-1970: vic-prezidanto de la Tutlanda Planoficejo
  • 1970-1973: ministro pri laboraferoj
  • 1973-1975: prezidanto de la Tutlanda Planoficejo
  • 1973-1975: vic-ĉefministro
  • 1975-1987: ĉefministro
  • 1987-1988: ĝenerala vic-sekretario de la KP
  • 1975-1988: parlamentano
  • 1988- oni pensiigis lin

Li estis konservativa komunisto. Li ĉiam kontraŭis reformojn en la ekonomio, kio gvidis al preskaŭa bankroto de la hungara ŝtato. La pruntita dolaro fluis al malnovaj teknologioj (minado, pezindustrio) kaj al altigo de la vivnivelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.