György Székely (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Székely [djordj sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely György estis hungara kuracisto, histologo, biologo, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1993), membro de Academia Europaea (1990).

György Székely [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1926 en Püspökladány.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Székely frekventis universitaton en Pécs inter 1946-1952, poste li eklaboris samloke en universitata anatomia instituto. Li doktoriĝis en 1972 antaŭ la akademio, en la sekva jaro li profesoriĝis. En 1975 li eklaboris en la universitata anatomia instituto en Debrecen, kie li estis vicrektoro inter 1981-1986. Li estis longe gastoprofesoro en universitatoj de Nederlando kaj Usono. Li okupiĝis precipe pri la cerbo kaj nervoj. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1970-2003.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Functional Specifity of Spinal Cord Segments in the Control of Limb Movements (1963)
  • Amphibian Locomotion (1976)
  • Az ideig szerveződés néhány problémája (1988)
  • Az idegi organizáció morfológiai alapjai (1995)

Fontoj[redakti | redakti fonton]