Gábor Albert
Gábor Albert | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1929 en Egyházasharaszti | ||||
Morto | 8-an de decembro 2017 (88-jaraĝa) en Budakeszi | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Zsuzsa Albert (en) (1954–2017) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto tradukisto bibliotekisto ĵurnalisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gábor ALBERT, laŭ hungarlingve kutima nomordo Albert Gábor estas hungara verkisto, tradukisto, bibliotekisto.
Gábor Albert [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1929 en Egyházasharaszti.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Albert frekventis mezlernejojn en Kőszeg kaj Pécs, poste universitatojn en Pécs kaj Budapeŝto. Li akiris diplomon en 1955. Post lernado li laboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi, poste inter 1964-1990 en muzika instituto de Hungara Scienca Akademio. Ekde 1988 li ankaŭ partoprenis en agado de protestanta societo. En la 1990-aj jaroj li redaktis gazeton, li kontribuis en revuoj. Li tradukis dramojn, kiuj estis prezentitaj en Hungara Radio.
Li edziĝis en 1954 baldaŭe havanta 2 gefilojn. Li ricevis premion Kossuth en 2015, pli frue inter 1986 kaj 2013 7 aliajn premiojn.
Elektitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Albérleti szobák (1966) - noveloj
- Kagylóhéjban (1974) - romano
- Hol vannak azok az oszlopok? (1985, 1999) - romano
- A cet gyomrában (2003) - romano
- A földieper levelei alatt (2010) - eseoj