Gábor Antal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Antal
Gábor Antal en 1909
Gábor Antal en 1909
Persona informo
Naskiĝo la  10-an de majo 1843(nun 1843-05-10)
en Hungario Szentkirályszabadja (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 14-an de januaro 1914
en Hungario Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Pápa Reformed Theological Seminary
Okupo
Okupo kalvinana pastro • teologa verkisto • verkisto
vdr

Gábor ANTAL, laŭ hungarlingve kutima nomordo Antal Gábor estis hungara kalvinana pastro, episkopo, senatano [1], framasono (en 1886 ĉefmajsto de loĝio pri Ferenc Kölcsey)[2], altlerneja instruisto.

Gábor Antal[1] naskiĝis la 10-an de majo 1843 en Szentkirályszabadja (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 14-an de januaro 1914 en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Antal frekventis bazlernejon en sia naskiĝloko, poste maturiĝis en Pápa, fine li akiris diplomon en la kalvinana teologia akademio en la sama urbo en 1865. Post siaj studoj li instruis en Pápa aŭ li estis pastro en Monoszló, poste li plustudis en universitatoj de Berlino (1868) kaj Zuriko (1869). Inter 1869 kaj 1888 li instruis en la kalvinana teologia akademio de Pápa, en la lernojaroj 1878 kaj 1883 li estis akademiestro. En 1874 li fondis lokan gazeton en Pápa, liaj artikoloj aperis ankaŭ en aliaj gazetoj. Inter 1888-1896 li estis pastro en Ács, ekde 1892 ankaŭ eklezia notario, en 1896 pastro en Komárom, poste ĝismorte episkopo de Transdanubio, samtempe senatano. Tiutempe li partoprenis en koncilioj en 1881 kaj 1891. Li havis edzinon ekde 1874, kiu naskis filon en 1877.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Emlék Bocsor István főiskolai tanár félszázados tanári működése alkalmából (1882, kunaŭtoro)
  • Templomi ima és egyházi beszéd (1896)
  • Emlék-lap Tisza Istvánnak, a dunántúli református egyházkerület főgondnokának Pápán történt beiktatása ünnepéről (1907)
  • Málnási Bartók György püspök emlékezete (1909, kunaŭtoro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-04-07. Alirita 2020-03-08.