Gábor Váli
Aspekto
Gábor Váli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1936 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Concordia Universitato McGill |
Okupo | |
Okupo | fizikisto meteologo |
TTT | |
Retejo | http://www-das.uwyo.edu/~vali/ |
Gábor Váli, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Váli Gábor estas hungardevena usona scienca esploristo pri meteologio, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio.
Gábor Váli[1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1936 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Váli akiris bakalaŭron en Sir George Williams Universitato (Montrealo) en 1961, samtempe diplomon MSc en Universitato McGill, poste Ph.D. en McGill en 1968. Ekde 1976 ĝis la pensiuliĝo li laboris en Universitato de Vajomingo. Lia esplora areo estas la fizika formado de atmosfera nubo kaj precipitaĵo kaj estiĝo de la glacio. Li esploris nekonatajn partiklojn en la nuboj. Li ricevis premiojn inter 1977-2001.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Atmospheric ice nucleation (1985)
- Jegkezodes a legkorben es a bioszferaban (1995)
- Ice Observations, 1949-2004 (2 partoj, 2004)
- Novelties in ice nucleation terminology (2017)
- Exploratory experiments on pre-activated freezing nucleation on mercuric iodide (2021)