Géza Krepuska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Krepuska
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1861 (1861-09-05)
en Peŝto
Morto 15-an de oktobro 1949 (1949-10-15) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto
vdr

Géza Krepuska [krepuŝka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krepuska Géza estis hungara kuracisto, otorinolaringologo, profesoro. Li estis hungara pioniro de la orelkuracado.

Memortabulo pri Géza Krepuska

Géza Krepuska [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1861 en Pest (urbo). Li mortis la 15-an de oktobro 1949 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Krepuska frekventis luteranan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1884. Post siaj studoj li laboris en anatomia instituto ĝis 1892, dume en 1888 li plulernis en Vieno. Depost 1892 li laboris en diversaj hospitaloj de Budapeŝto. En 1898 li estis nomumita privata profesoro, en 1913 titulara eksterordinara profesoro, en 1919 publika profesoro, krome inter 1911 kaj 1933 li estis ĉefkuracisto en Malsanulejo Rókus.

En la 1890-aj jaroj li aĉetis vitejon, kiun li mem kultivis, eĉ la bieno famiĝis pro la perfekta kultivado. En 1905 li aĉetis bienon en Somoskőújfalu, kiu post Traktato de Trianon apartenis al Ĉeĥoslovakio. Post jaroj Krepuska sukcese kuracadis britan oficiron, kiu atingis en 1924, ke Somoskőújfalu denove apartenu al Hungario. En 2007 li ricevis postmortan premion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fülgyógyászat (1936)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj promenejo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]