Somoskőújfalu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo de Somoskőújfalu

Somoskőújfalu estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Salgótarján.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Somoskőújfalu situas sur malebenaĵo, laŭ la slovaka landlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Hatvan-Fiľakovo. Salgótarján troviĝas apude, Szécsény kaj Pásztó po 26 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la setlejo devenis el 1455 en formo "Ujfalu" (=nova vilaĝo) apud fortikaĵo de Somoskő. En la16-a jarcento la komunumo apartenis al la Osmana Imperio kaj restis plu loĝata. En 1833 incendio okazis. Post Traktato de Trianon Somoskőújfalu trovis sin apud la nova landlimo en Ĉeĥoslovakio, sed en 1924 la vilaĝo redoniĝis al Hungario. Ekde tiam Somoskőújfalu iĝis limpasejo voje kaj fervoje. Inter 1977-2006 la vilaĝo estis nur ekstera parto de Salgótarján. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla principe senkontrole.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]