Géza Mészöly
Aspekto
Géza Mészöly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1844 en Sárbogárd |
Morto | 11-an de novembro 1887 (43-jaraĝa) en Jobbágyi |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1-1-15 |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo artisto |
Géza MÉSZÖLY [mEsoj], hungare Mészöly Géza estis elstara hungara pentristo.
Géza Mészöly naskiĝis la 18-an de majo 1844 en Sárbogárd. Li mortis la 12-an de novembro 1887 en Jobbágyi.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li lernis juron en Pest (urbo), dume li kopiis pentraĵojn en artmuzeo. Baldaŭe li finlernis la pentradon en Vieno en 1872. Poste li iris al Munkeno, en 1882 al Parizo, fine en 1885 al Budapeŝto. Li estis majstro de bildoj pri Balatono. De printempo ĝis aŭtuno li estis en la libera naturo, kiun li skizis. Vintre li zorgeme faris hejme pretajn bildojn.
Verkoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Debrecen látképe (Vido de Debrecen), 1870
- Balatoni halásztanya (Loko de fiŝistoj ĉe Balatono), 1877
- Tanya (farmo)
- Vadásztársaság (Ĉasista societo)
- Birkanyáj (Ŝafaro)
- Őszi nap a Balatonon (Aŭtuna tago ĉe Balatono)
- Balatonpart (Balatono-bordo)
- Kakas (Koko)
- Szigetvár (Szigetvár)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- Monumento en Balatonvilágos
- stratoj en Balatonvilágos kaj Balatonfüred
- lernejo en Sárbogárd
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio