Götz Kubitschek
Götz Kubitschek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1970 (54-jaraĝa) en Ravensburg |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Schnellroda |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Hanovro (1992–1999) Spohn-Gymnasium Ravensburg (en) Universitato de Hajdelbergo |
Familio | |
Edz(in)o | Ellen Kositza |
Okupo | |
Okupo | eldonisto publikigisto politika aktivisto |
Götz KUBITSCHEK (naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1970 en Ravensburg) estas germana publicisto, eldonisto kaj politika aktivisto. Edzino lia estas la ĵurnalistino Ellen Kositza.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Kutischek trapasis la abiturientan ekzamenon en 1990 kaj studis post la armeservo inter 1992 kaj 1999 en Hanovro kaj Heidelberg germanistikon, geografion kaj filozofion por instruado en gimnazio. La magistriĝlaboron li verkis pri la eseisto kultura Friedrich Georg Jünger. Poste li apartenis al la ĵurnalistaro de la semajngazeto Junge Freiheit kaj kunfondis la pensfabrikon novdekstrisman Institut für Staatspolitik (IfS).
Ekde 2002 li estas afergivdanto de la eldonejo Antaios (antaŭa nomo ĝis 2012: Edition Antaios) kies sidejo estas en Steigra-Schnellroda. Ekde 2003 li krome responsas pri la eldonado de la gazeto Sezession kaj prizorgas la poste estiĝintan samnoman blogon. Li ankaŭ estigis diversajn politikajn kampanjojn kiel ekz. Konservativ-subversive Aktion (KSA) aŭ Ein Prozent für unser Land. Ŝajne li ankaŭ akompanis la evoluon de la idearo de la Identiteca movado (Identitarian Movement) en Germanlando. En la jaro 2015 li ofte prelegis ĉe la manifestaciemuloj de PEGIDA en Saksio. Ekster tio li ankaŭ estas en bonaj rilatoj kun anoj de la partio Alternativo por Germanio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Götz Kubitschek en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Götz Kubitschek ĉe Eldonejo Antaios
- Artikolo ĉe tagesspiegel.de Götz Kubitschek - der Stratege der Neuen Rechten, 28.8.2018
- Auf dem Rittergut. Eine Begegnung mit Deutschlands Neuen Rechten, 15.8.2011, ĉe 3sat
- Artikolo ĉe NZZ Hauptsache, radikal: Wie der Verleger Götz Kubitschek die AfD auf seinen Kurs bringt, 14.9.2018