Fisibach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hägelen)
Fisibach
Blazono de Fisibach
Fisibach
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 33′ 50″ N 8° 24′ 35″ O / 47.56389 °N, 8.40972 °O / 47.56389; 8.40972 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 50″ N 8° 24′ 35″ O / 47.56389 °N, 8.40972 °O / 47.56389; 8.40972 (mapo)
Areo 5,77 km²
Alteco 378 m super marnivelo
Poŝtkodo 5467
Komunumkodo 4306
Mapo de Fisibach
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Fisibach estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 363 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Restoracio Bären en Fisibach
Hägelen

La komunumo Fisibach situas ĉe la bordo de la samnoma rivereto, kiu trafluas ĝin de sudo al nordo kaj alfluas la riveron Rejno, kiu formas la nordan limon de la komunumo. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la setlejoj Burenmüli, Hägelen kaj Waldhausen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,77 km², de kiuj 2,65 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,49 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sura alteco de 601 m s.m. sur la altebenaĵo de la monto, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 334 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fisibach situas en nordo al Hohentengen aliflanke de Rejno en Germanio, en nordoriento al Kaiserstuhl, en oriento al Weiach (Kantono Zuriko), en sudoriento al Bachs (Kantono Zuriko), en sudokcidento al Siglistorf, en okcidento al Wislikofen, kaj en nordokcidento al Rümikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam la fervojlinio de Koblenz al Kaiserstuhl pasas tra la teritorio de la komunumo, ĝi ne disponas pri propra stacidomo. La plej proksima stacidomo troviĝas en distanco de 1 km de la vilaĝocentro en Kaiserstuhl. La komunumo mem estas konektita al la publika trafikreto per la poŝtaŭtolinio de Kaiserstuhl al Niederweningen kaj Baden.

Tra la komunumo pasas la trafikoriĉa kantona ĉefvojo n-ro 7 de Vinterturo al Bazelo. La vilaĝo mem tamen situas flanke de la ĉefvojo kaj tial ĝuas trankvilecon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Fisibach datiĝas el la jaro 1050 kiel Fusibach.

En mezepoko en Waldhausen ekzistis kastelo, kiu estis la sidejo de la nobela familio de Waldhausen. Tamen jam en la 15-a jarcento tiu kastelo estis menciita nur kiel ruino, kaj hodiaŭ ne troveblas spuroj de ĝi. La alta jurisdikcio apartenis al la princepiskopo de Konstanco, dum la malaltan jurisdikcion posedis la loĝantoj de la Kastelo Schwarzwasserstelz, kiu situis sur insulo en Rejno, sed kies ruinoj estis malkonstruitaj en la jaro 1875.[1]

Post la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 Fisibach estis atribuita al la Grafejo Baden.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Fisibach fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu-ĉi alineo baziĝas sur libera traduko el la artikolo pri Fisibach en la germanlingva Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen