Haŝemidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La HaŝemidojHaŝimidoj (arabe بنو هاشم Banū Hāšim) estas araba reĝa dinastio, kiu nuntempe regas super Jordanio, sed en la pasinteco ankaŭ regis Irakon kaj aliajn arabajn teritoriojn. Ili devenas origine de Haŝim ibn Abd al-Manaf, kiu estis la pra-avo de la profeto Mohamedo.

De la 10-a jarcento, la emiro kaj la ŝarifo (religia aŭtoritato) de Mekao estis ĉiam membroj de la Haŝemida familio. En 1908, la Otomanoj kiuj regis en la regiono igis Husejn ibn Ali la nova emiro de Mekao. En 1916, Husejn ibn Ali komencis la "Araban Ribelon" kontraŭ la Otomana Imperio, helpata de la Britoj. En 1917 li proklamis sin mem reĝon de la Hiĝazo, la okcidenta parto de nuntempa Sauda Arabio. Li restis la reĝo ĝis 1924, kiam lia regno estis konkerata de la klano de la Saudoj, kiuj poste fariĝis la regantoj de Sauda Arabio. La Britoj poste transdonis Transjordanion (kiu poste fariĝis Jordanio) kaj Irakon al la Haŝemida dinastio. Du filoj de Husejn ibn Ali, Abdullah kaj Fajsal, fariĝis la reĝoj de Jordanio kaj Irako respektive. En Irako la Haŝemida dinastio estis forigata de milita ribelo en 1958, dum en Jordanio ĝi ankoraŭ travivas. Nuntempe la reĝo de Jordanio estas Abdullah la 2-a.

Teritorioj regataj de la haŝemidoj

Mekao

Hiĝazo

En 1925, Sauda Arabio konkeris Hiĝazon kaj finis la regadon de la haŝema dinastio.

Sirio

Irako

En 1958, armea puĉo brutale murdis la regantojn kaj finis la regadon de la haŝema dinastio en Irako.

Jordanio