Halthorloĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa mekanika analoga halthorloĝo
Mekanika kronohorloĝo de Hanhart, la tipo kun la dua butono
Rapidigita animacio de la funkcio de halthorloĝo. La teksto sub la bildo montras la tempon kiu pasigita de la movado de la indikilo (mano) ĉirkaŭ la vizaĝo de la halthorloĝo.

Halthorloĝo (aŭ klikhorloĝo, ŝtophorloĝo, foje ankaŭ nomita kronometro) estas preciza mezura aparato por la tempodiferenco inter komenco kaj halto.

Tiu aparato estas kapabla mezuri tempintervalojn kun precizeco de frakcioj de sekundo. Ne konfuzu kun tempomezurilo (ankaŭ internacie konata per la angla nomo Timer). halthorloĝoj kun precizeco de 1/10 kaj 1/100 sekundoj estas ofte uzataj. Sed kun la apero de modernaj teknologioj, eblis mezuri tempon multe pli precize - ĝis dek milonoj kaj eĉ pli precize.

Priskribo kaj funkcio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu speco de horloĝo estas uzata por mezuri tempodaŭrojn kun pli granda precizeco kaj pli granda simpleco. Male al normala horloĝo, kie tempo estas mezurita relative al certa horo, en halthorloĝo la referencpunkto estas nulo. halthorloĝoj estas ofte uzataj en sporto, kaj specife en sportaj konkursoj, kiel sprintojalpa skiado, kaj en laboratoriaj eksperimentoj.

La mezurado de tempo pere de halthorloĝoj estas kutime kontrolata per du butonoj: unuafoja premo de unu butono ekfunkciigas la halthorloĝon kaj duafoja premo de la sama butono haltigas ĝin, lasante la rezulton montritan. Premante la duan butonon restartigas la halthorloĝon. Se tiu ekzistas, dua butono foje estas uzata por mezuri la rondirtempon aŭ tempojn de diversaj konkurantoj. Kiam ĉi tiu butono estas premata dum la horloĝo funkcias, la movado de la mano sur la horloĝa vizaĝo ĉesas, tiel ke la rezulto povas esti legita, sed la horloĝaj mekanismoj daŭre funkcias por daŭre mezuri la pasitan tempon.

Mekanikaj halthorloĝoj estas funkciigitaj per ĉefrisorto, kiu devas esti alĝustigita de tempo al tempo turnante la "plato"n ĉe la supro de la horloĝo. Ciferecaj halthorloĝoj funkcias kun la forto de kristala oscilatoro, do ili estas pli precizaj ol mekanikaj horloĝoj. Ĉar ciferecaj horloĝoj enhavas integran cirkviton, ili kutime ankaŭ inkluzivas la daton kaj horon de mezurado. Kelkaj halthorloĝoj havas sensilojn, kiuj permesas tempomezuradon en respondo al ekstera signalo, kiu igas la reagtempon de la horloĝfunkciiganto esti subtrahita, kaj ĝenerale igas la mezuradon pli preciza [1].

Multaj mekanika halthorloĝoj estas de la tipo 'dekuma minuto'. Ĉi tiu estas fendo de unu minuto en 100 unuoj, ĉiuj de 0.6 sekundoj. Tio ĉi faras aldonon kaj subtrahon de tempo pli facila ol uzo de regulajn sekundojn [2].

La unua cifereca halthorloĝo kiu estis oficiale uzita en sportoj estis la Digitimer, evoluigita fare de la Cox Electronic Systems Company de Sallaga Urbo en Utaho, Usono [3]. Ĉi tiu horloĝo havigis precizecon de milono de sekundo, kaj ĝia unua uzo estis en skiaj konkursoj. Poste ĝi ankaŭ estis uzita en la Universiado en Moskvo, en la NCAA kaj en la testoj por Olimpikoj.

La funkcio de halthorloĝo foje estas ankaŭ instalita en aliaj aparatoj, kiel brakhorloĝo, poŝtelefono, kaj portebla aŭdvideoludilo. En saĝtelefonoj ĝi estas instalita apo.

Bildoj de tipoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1991) “A comparative study of visual and auditory reaction times on the basis of gender and physical activity levels of medical first-year students”, International Journal of Applied and Basic Medical Research 5 (2), p. 124–7. doi:10.4103/2229-516X.157168. 
  2. Reliability and Accuracy of Handheld Stopwatches Compared With Electronic Timing in Measuring Sprint Performance. Alirita 28 Oct 2017.
  3. The History of the Digital Watch. Alirita 28 Oct 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]