Haltomovo
Haltomovo estas tekniko de animacio kreata de statika pupo aŭ modelo movigita po unu foto, kiu konsistas en la ŝajnigo de la movo de senmovaj aĵoj pere de serio de sinsekvaj fiksaj bildoj. Oni uzas ankaŭ la anglismon stop motion kiu eniris en praktika uzado tute ĵuse. Tradicie estis uzataj ankaŭ aliaj esprimoj kiaj fotoanimacio, animacio voluma, bildohaltado, krankuzado, animacio fotalfota, animacio bildalbilda, se citi nur kelkajn ekzemplojn.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝenerale oni konsideras kiel «haltomova animacio» la teknikojn kiuj eniras nek en la kategorio de la desegnofilmo nek en tiu de la komputilanimacio; tio estas, ili estis nek desegnitaj nek pentritaj ĉu mane ĉu komputile, sed ili estis kreitaj prenante bildojn el la realo. Tiele, la haltomovo estas uzata por produkti animacian movadon de ajna objekto, ĉu rigida aŭ maleebla, kiel por ekzemplo ludiloj, konstrublokoj, artikitaj pupoj aŭ roluloj kreitaj el knedopasto.
Oni povus difini tiun teknikon ankaŭ kiel manfara animacio, ĉar oni atingas la movadon manipulante objekton, per manoj, fotogramo post fotogramo. Oni prilaboras diversajn materialojn (modlopasto, sablo, papertranĉaĵoj, kreto sur grundo aŭ muroj...) laŭ progresa maniero, antaŭen, sen eblo retroiri.
Estas multaj diferencaj tipoj de animacio per haltomovo, kutime tiele nomita laŭ la rimedo uzita por krei la animacion.[1] Komputila programaro estas amplekse disponebla por krei tiun tipon de animacio; tamen, tradicia animacio per haltomovo estas kutime malpli multekosta kaj tempo-raba produktota ol la nuntempa komputila animacio.[2]
- Pupanimacio tipe konsistas en haltomovaj pupfiguroj kiuj interagas en konstruita medio, kontraste al la interagado de reala mondo en modela animacio.[3] Tiuj pupoj ĝenerale havas skeleton ene de ili por teni ilin rekte kaj pretaj fari sian movon per partikularaj artikloj.[4] Ekzemploj estas Le Roman de Renard (Francio, 1937), The Nightmare Before Christmas (Usono, 1993), Corpse Bride (Usono, 2005), Coraline (Usono, 2009), la filmoj de Jiří Trnka kaj la animacia komeditelevida serio por plenkreskuloj nome Robot Chicken (Usono, 2005–ĝisnune).
- Ekzemploj de argil-animaciitaj verkoj estas The Gumby Show (Usono, 1957–1967) Morph (UR, 1977–2000), Wallace and Gromit (Britio, 1989), kaj la verko de Jan Švankmajer nome Možnosti dialogu (Ĉeĥoslovakio, 1982), The Trap Door (Britio, 1984). Pliaj filmoj inkludas Wallace & Gromit: The Curse of the Were-Rabbit, Chicken Run, The Adventures of Mark Twain[5] kaj Batalha, a Guerra do Vinil.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- ENCINAS, Adrián. Puppets and Clay, Blog, 2008. www.puppetsandclay.blogspot.com
- PIERO, Julio del, «¡Paren la manivela! ¿Quién inventó el stop-motion?», en Cinecrópolis.
- PURVES, Barry. Stop motion, Editorial Blume, 2011 (libro nº3, apartenanta al kolekto pri teknikoj de animacio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- StopMotionCentral Arkivigite je 2014-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- La Academia de Animación Arkivigite je 2017-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Stop Motion Barcelona Short Film Festival
- Festival Internacional StopMotionMx
- Brasil Stop Motion Arkivigite je 2019-12-25 per la retarkivo Wayback Machine