Haltomovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pupanimacio)
Ekzemplo de animacio haltomova.

Haltomovo estas tekniko de animacio kreata de statika pupo aŭ modelo movigita po unu foto, kiu konsistas en la ŝajnigo de la movo de senmovaj aĵoj pere de serio de sinsekvaj fiksaj bildoj. Oni uzas ankaŭ la anglismon stop motion kiu eniris en praktika uzado tute ĵuse. Tradicie estis uzataj ankaŭ aliaj esprimoj kiaj fotoanimacio, animacio voluma, bildohaltado, krankuzado, animacio fotalfota, animacio bildalbilda, se citi nur kelkajn ekzemplojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale oni konsideras kiel «haltomova animacio» la teknikojn kiuj eniras nek en la kategorio de la desegnofilmo nek en tiu de la komputilanimacio; tio estas, ili estis nek desgnitaj nek pentritaj ĉu mane ĉu komputile, sed ili estis kreitaj prenante bildojn el la realo. Tiele, la haltomovo estas uzata por produkti animacian movadon de ajna objekto, ĉu rigida aŭ maleebla, kiel por ekzemplo ludiloj, konstrublokoj, artikitaj pupoj aŭ roluloj kreitaj el knedopasto.

Oni povus difini tiun teknikon ankaŭ kiel manfara animacio, ĉar oni atingas la movadon manipulante objekton, per manoj, fotogramo post fotogramo. Oni prilaboras diversajn materialojn (modlopasto, sablo, papertranĉaĵoj, kreto sur grundo aŭ muroj...) laŭ progresa maniero, antaŭen, sen eblo retroiri.

Estas multaj diferencaj tipoj de animacio per haltomovo, kutime tiele nomita laŭ la rimedo uzita por krei la animacion.[1] Komputila programaro estas amplekse disponebla por krei tiun tipon de animacio; tamen, tradicia animacio per haltomovo estas kutime malpli multekosta kaj tempo-raba produktota ol la nuntempa komputila animacio.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laybourne 1998, p. 159
  2. Laybourne 1998, p. 159
  3. Solomon 1989, p. 171
  4. Laybourne 1998, pp. 155–156
  5. Beck 2004, p. 250.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]