Universitato Hankuk pri fremdaj studoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Hankuk pri fremdaj studoj
universitato • lingvolernejo
moto Veritas, Pax, Creatio
(Vero, Paco, Kreado)
Informoj
fondodato 1954
Situo
Geografia situo 37° 35′ 50″ N, 127° 3′ 31″ O (mapo)37.597215127.058537Koordinatoj: 37° 35′ 50″ N, 127° 3′ 31″ O (mapo)
lando Sud-Koreio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Korean Council for University Education
• KESLI Consortium
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
filioj
• Institute of British and American Studies
• Hankuk Academy of Foreign Studies vd
Universitato Hankuk pri fremdaj studoj (Suda Koreio)
Universitato Hankuk pri fremdaj studoj (Suda Koreio)
DEC
Universitato Hankuk pri fremdaj studoj
Universitato Hankuk pri fremdaj studoj
Universitato Hankuk pri fremdaj studoj (Seulo)
Universitato Hankuk pri fremdaj studoj (Seulo)
DEC
Universitato Hankuk pri fremdaj studoj
Universitato Hankuk pri fremdaj studoj
Map
Universitato Hankuk pri fremdaj studoj
vdr

La Universitato Hankuk pri fremdaj studoj (koree : 한국외국어대학교, angle : Hankuk University of Foreign Studies, HUFS) estas privata esplora universitato bazita en Seulo, Respubliko Koreio. La universitato estis fondita en 1954 por antaŭenigi fremdan lingvan edukadon post la Korea milito. La universitato situas en Seulo kaj Jongin. La nomo de la universitato estas derivita de la traduko de la korea vorto Hankuk (koree: 한국; ĉine: 韓國), kio signifas Koreio-n.

Seula kampuso

Historio[redakti | redakti fonton]

La Universitato Hankuk pri fremdaj studoj fondita kiel altnivelo edukejo por studi fremdajn lingvojn en aprilo 1954, fare de Kim Heung-bae kun liaj unuaj studentoj studantaj la anglan, francan, ĉinan, germanan, hispanan kaj rusan lingvojn. Dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, la edukejo vastiĝis siajn programojn kaj iĝis universitato en 1980.

En 1981, ĝi malfermis sian duan kampuson en Jongin, ne fore de Seulo.

En 2012, la usona prezidanto Barack Obama, dum sia vizito al Koreio, parolis ĉe la Universitato Hankuk pri fremdaj studo por la tutmonda progreso al nuklea ne-proliferado

La Tutmonda kampuso[redakti | redakti fonton]

Tutmonda kampuso

La universitato konsistas el du kampusoj, la "Seula kampuso" situanta en la orienta regiono de Seulo, kaj la antaŭurba kampuso de Jongin, kiu estas la "Tutmonda kampuso". Ambaŭ enhavas entute 27 351 studentojn (2015).

La Tutmonda kampuso instruas pliajn lingvojn ne provizitajn en Seulo, nome la pola, rumana, ĉeĥa, slovaka, serba, kroata, rusa, bulgara, hungara, centra aziaj lingvoj (kazaĥa kaj uzbeka) ktp.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La seula universitato estis la sidejo de la 102-a Universala Kongreso de Esperanto (UK 2017) de la 22-a ĝis la 29-a de julio 2017 en Seulo en Sud-Koreio, organizata de Korea Esperanto-Asocio. Temis pri la dua Universala Kongreso en Sud-Koreio, post la 79-a UK okazinta en 1994 same en Seulo. Aliĝis ĝis 1173 kongresanoj. La kongresa temo estis “Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]