Hans Driesch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Driesch
Persona informo
Hans Adolf Eduard Driesch
Naskonomo Hans Adolf Eduard Driesch
Naskiĝo 28-an de oktobro 1867 (1867-10-28)
en Bad Kreuznach
Morto 16-an de aprilo 1941 (1941-04-16) (73-jaraĝa)
en Leipzig
Tombo Neuer Johannisfriedhof, Leipzig vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia Germanio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato Alberto Ludoviko de Frajburgo • Gelehrtenschule des Johanneums vd
Profesio
Okupo biologozoologofilozofo • universitata instruisto vd
Laborkampo biologioembriologio vd
Aktiva en HeidelbergKolonjoLeipzig vd
Doktoreca konsilisto Ernst Haeckel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans Adolf Eduard DRIESCH (28a de oktobro 1867 - 16a de aprilo 1941) estis germana filozofo kaj biologo. Li estis la ĉefa filozofo de la nov-vitalismo en Germanio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1909 Driesch translokiĝis al la Universitato de Hajdelbergo por okupi la ĉefprofesorecon de Naturfilozofio. En 1933, je la alveno de naziismo, Driesch estis devigita emeritiĝi post malakcepto retiri sian apogon al du membroj de la fakultato: nome la pacisto Emil Julius Gumbel kaj la filozofo Theodor Lessing.​

Driesch famas en la historio de la embriologio pro siaj kvalitaj eksperimentoj ĉe embrioj de ekinoj. Driesch apartigis la blastomerojn de zigotoj de ekinoj, el kio li akiris kompletajn embriojn. El la 1890-aj jaroj Driesch ege ekinteresiĝis por filozofio. En 1892 li verkis sian unuan dizertacion pri la teoria signifo de la rezultoj de siaj eksperimentoj. Finfine, Driesch abandonis la embriologion, iĝante profesoro de filozofio kaj unu de la plej famaj defendantoj de vitalismo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Biologie als selbstständige Wissenschaft (1893)
  • Die Lokalisation morphogenetischer Vorgänge Ein Beweis vitalistischen Geschehens (1899)
  • Analytische Theorie der organischen Entwicklung (1894)
  • Der Vitalismus als Geschichte und als Lehre (1905)
  • Der Begriff der organischen Form (1919)
  • Philosophie des Organischen (4a eld. 1928)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]