Emil Julius Gumbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memortabulo por la germanaj kaj aŭstraj rifuĝintoj en Sanary-sur-Mer, inter ili Emil Julius Gumbel

Emil Julius Gumbel (naskiĝinta la 18-an de julio 1891 en Munkeno; mortinta la 10-an de septembro 1966 en Novjorko) estis germana matematikisto kaj politika publikigisto, kiu devis fuĝi el Germanujo dum la epoko de naziismo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Emil Julius Gumbel estis filo de Hermann (naskiĝinta en 1857, mortinta en 1916), privatbankisto, ekde 1887 en Munkeno, kaj Flora (naskiĝinta en 1869 je Bruchsal, mortinta en 1916 je Munkeno), denaska Gumbel. (Fonto: Brenner (2001), p. 13-14) Liaj geavoj estis Isaak Gumbel (naskiĝinta la 15-an de decembro 1823 en Stein am Kocher; mortinta la 15-an de januaro 1891 en Heilbronn) kaj Güta, denaska Stern (naskiĝinta la 15. Januar 1829, mortinta la 16-an de septembro 1897 en Heilbronn). Li geedziĝis kun 1930 Marieluise, denaska Czettritz, eksedziniĝita Solscher (naskiĝinta en 1891/92 en Hau; mortinta en 1952 je Novjorko).[1] Ŝi enigis sian pli junan filon Harald (naskiĝinta en 1921), pli malfrue nomiĝantan Harold, en la novan familion, dum kiam ŝia pli aĝa filo Jürgen restis ĉe la patro.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la abiturienta ekzameno en 1910 ĉe la Vilhelmo-Gimnazio je Munkeno[3] Gumbel studis en la sama urbo nacian ekonomion kaj doktoriĝis la 28-an de julio 1914 per la tezo Über die Interpolation des Bevölkerungszustandes (Pri la interpolado de la loĝantara stato). Malmultajn tagojn poste li partoprenis kiel volontulo la Unuan Mondmiliton, sed la realeco de la milito baldaŭ ŝanĝis lin al pacisto. Je preteksto Gumbel igis sin senfunkciigi de la militservo printempon de 1915. Aŭtunon de 1915 li aliĝis en la pacisma Bund Neues Vaterland (Ligo Nova Patrujo), kiu en 1922 alinomiĝis en Deutsche Liga für Menschenrechte (Germana Ligo por Homaj Rajtoj). Ĝis la militfino li laboris ĉe la maŝinflugo-tereno Johannisthal, poste, subtenate de Georg Graf von Arco de la Bund Neues Vaterland, ĉe la radiotelegrafia entrepreno Telefunken. Krom tio li aktivis politike. En 1917 li aligis al la USPD, kun kies restanta plimulto (post unua disiĝo de la maldekstrema alo en la jaro 1920) li transiris en 1922 al la SPD.[4] Precipe li tamen aktivis sendepende de sia respektiva partianeco kiel pacisto ankaŭ sur internacia nivelo.

Lia grava temo fariĝis la multaj politikaj murdoj dum la ĥaoso de la intermilita tempo. Kiel statistikisto li eldirigis la nombrojn mem. Per du publikaĵoj li dokumentis, ke la nombro de murdo el la destrema medio klare superpezis – ekzemple li povis montri, ke en la tempospaco de 1919 ĝis 1922 el 376 politike motivitaj murdoj 354 estis atribuendaj al la dekstrema medio, nur 22 al la maldekstrema.[5] La partieco de la justeco-administrado en la Vajmara Respubliko, kiel li montris, je tio estis okulfrapa: La juĝistoj traktis murdistojn el la maldekstra tendaro per ekstreme senindulga severeco, do per dek mortpunoj por 22 murdoj. Murdistoj el la dekstrema tendaro ili tamen traktis per grandega indulgo: je 354 murdoj ili nur unufoje aljuĝis dumvivan malliberecon, neniun ekzekuton kaj entute 90 jarojn da mallibereco – averaĝe kvar monatojn por murdo. Multaj murdoj de dekstremuloj restis je tio tutplene senpunaj. Liaj publikaĵoj atingis treege altajn eldonkvantojn kaj kaŭzis eĉ esplorkomitaton en la landa parlamento de Prusujo, post kiam studaĵo laŭ komisio de regna justecoministro Gustav Radbruch konfirmis la rezultojn de la libro Vier Jahre politischer Mord (Kvar jarojn da politika murdo) de Gumbel.

Verŝajne pro la analizoj de politikaj murdoj Gumbel ankaŭ fariĝis fakulo pri naciismaj sekretaj organizoj, kiuj evoluis el la liberaj korpusoj kaj respondecis multajn murdojn el la dekstrema medio. Aparte internaj linĉadoj dumtempe estis kutimaĵoj en tiuj ĉi organizoj. En siaj libroj Verschwörer (Konspirantoj; 1924) kaj Verräter verfallen der Feme (Perfidintoj estas liĉendaj; 1929) (la titolo estas citaĵo el la regularo de la Organisation Consul) Gumbel analizis ties strukturojn kaj ankaŭ atentigis pri la Schwarze Reichswehr, kontraŭleĝaj armitaj fortoj de la Vajmara Respubliko. Tio portis al li procesojn pro ŝtatperfido, kiuj – kiel la plej multaj tiaj procesoj – finiĝis senrezulte kaj ja precipe servis al tio, meti sub premon neplaĉajn ĵurnalistojn kaj verkistojn.

Kvankam kiel politika aktivulo en la plimulte konservema-monarĥisma profesoraro jam treege pridisputata, Gumbel habilitiĝis 1923 en Hajdelbergo. Gumbel estis komence libera universitata instruisto, poste ekde 1930 eksterordinara profesoro por matematika statistiko ĉe la Universitato de Hajdelbergo. Krom tio li antaŭ ĉio daŭrigis siajn pacismajn aktivecojn. Kiam li en 1924 dum aranĝo de la pacisma asocio Deutsche Friedensgesellschaft okaze de la deka jaro de la militeksplodo diris Feld der Unehre [(Batal-)kampo de malhonoro], la universitato portempe senfunkciigis lin. La universitato tamen devis kontraŭvole nuligi la senfunkciigon, ĉar Gumbel tie kaj ankaŭ pli malfrue ĝuis certan protekton fare de la badena kulturministro el la liberala Germana Demokratia Partio DDP. Aparte por la pli kaj pli naziisma studentaro Gumbel estis „ruĝa tuko“. Postekve lian nomumadon kiel eksterordinara profesoro en 1930 okazis je la tiel nomataj Gumbel-Tumultoj okupado de la universitato fare de naziaj studentoj kaj malokupado fare de la polico. Kiam Gumbel dum interna kunsido de la hajdelberga Socialisma Studentaro memore al la malsatmortintoj de la „napovintro“ 1917/18 diris, ke napo pli bone taŭgas por militmonumento ol malmultvestita virgo, oni forprenis de li somere de 1932 la instrupermeson. Je tio certe rolis, ke Gumbel estis judo.

Post la nazia potencopreno en Germanujo en 1933 Gumbel iris ekzilen en Francujo. Dum kiam la nazioj elrabis lian loĝejon en Hajdelbergo kaj bruligis lian verkojn dum la tutgermana ceremonia bruligo de „judaj, maksismaj kaj kontraŭgermanaj“ libroj, li publikige agadis kontraŭ la naziismo en Germanujo kaj subtenis elmigrintojn poste venintajn el Germanujo. Aŭguston de 1933 li perdis pro eniĝo en la unua listo de sennaciigitoj el la Germana Regno sian germanan civitanecon. En 1940 post la entrudiĝo de la germanaj trupoj en Francujo li sukcesis fuĝi en Usonon.

En la 1950-aj kaj 60-aj jaroj li kelkfoje revenis gaste al Germanujo.[6] La deziratan rean dungitecon ĉe la Universitato je Hajdelbergo li tamen ne ricevis; pro tio li restis en Usono, ricevis la usonan civitanecon kaj akceptis en 1953 profesorpostenon ĉe la Universitato Kolumbio.

Krom siaj libroj li publikigis regule en la kulturrevuo Die Weltbühne kaj estis tradukisto kaj eldonisto de verkoj de Bertrand Russell. Kiel matematikisto li akiris famon de fakulo por statistiko kaj kunagis decide je la evoluigo de la ekstremumo-teorio, pri kiu li en 1958 verkis sian matematikan ĉefverkon Statistics of Extremes. Laŭ li nomiĝas la Gumbel-Distribucio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vom Russland der Gegenwart. Represaĵo kun antaŭparolo de Ossip K. Flechtheim, Verlag Das Wunderhorn, Hajdelbergo 1982, ISBN 978-3-88423-020-6
  • Vier Jahre politischer Mord. Represaĵo kun antaŭparolo de Hans Thill, Verlag Das Wunderhorn , Hajdelbergo 1980, ISBN 978-3-88423-011-4

, Berlino 1927 (kun akompanparolo de A. Einstein); ree publikigita en A. Vogt (eldoninto, 1991), pj. 82-164.

  • Vier Jahre Lüge. Verlag Neues Vaterland, Berlino 1919.
  • Zwei Jahre Mord. Neues Vaterland, Berlino 1921. Ekde la 5-a eldono sub la titolo:
  • Vier Jahre politischer Mord. Verlag der neuen Gesellschaft, Berlino-Fichtenau 1922 (rete; Plena teksto ĉe Project Gutenberg. Libro komplete ciferigita ĉe Openlibrary.org.)
  • (eldoninto): Die Denkschrift des Reichsjustizministers über „Vier Jahre politischer Mord“. Malik Verlag, Berlino 1924.
  • Verschwörer. Beiträge zur Geschichte und Soziologie der deutschen nationalistischen Geheimbünde seit 1918. Malik Verlag, Vieno 1924.
  • Vom Rußland der Gegenwart. E. Laubsche Verlagsbuchhandlung, Berlino 1927 (kun akompanparolo de A. Einstein); ree publikigita en A. Vogt (eldoninto, 1991), p. 82-164.
  • Verräter verfallen der Feme. Malik Verlag, Berlino 1929.
  • **„Lasst Köpfe rollen“. Faschistische Morde 1924-1931. Verlag Deutsche Liga für Menschenrechte, Berlino 1931; wieder publiziert in A. Vogt (Hrsg., 1991), pj. 48–80.
  • Statistics of Extremes. Columbia University Press, Novjorko 1958.
  • Vom Fememord zur Reichskanzlei. Verlag Lambert Schneider, Hajdelbergo, 1962.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arthur D. Brenner: Emil J. Gumbel. Weimar German Pacifist and Professor. Brill, Boston k. a. 2001, ISBN 0-391-04101-0 (Studies in Central European Histories 22).
  • Emil Julius Gumbel. Auf der Suche nach Wahrheit. Eldonita de Annette Vogt, kun traktaĵo (pj. 9-45). Berlino: Dietz Verlag, 1991. ISBN 3-320-01664-4.
  • Christian Jansen: Emil Julius Gumbel. Portrait eines Zivilisten. Verlag Das Wunderhorn, Heidelberg 1991, ISBN 3-88423-071-9.
  • Christian Jansen: Die Fremdheit des Weltbürgers im eigenen Land. Leben und Maximen des politisch engagierten Mathematikers Emil Julius Gumbel. En: Eugen Eichhorn, Ernst-Jochen Thiele (eldonintoj): Vorlesungen zum Gedenken an Felix Hausdorff. Heldermann, Berlino 1994, ISBN 3-88538-105-2, pj. 213–227 (Berliner Studienreihe zur Mathematik 5).
  • Klemens Wittebur: Die Deutsche Soziologie im Exil. 1933–1945. Eine biographische Kartographie. Lit, Münster k. a. 1991, ISBN 3-88660-737-2, p. 60 sj. (Beiträge zur Geschichte der Soziologie 1), (Samtempe: Münster (Westfalen), Univ., Diss., 1989).
  • Eike Wolgast: Die Universität Heidelberg 1386–1986. Springer, Berlino k. a. 1986, ISBN 3-540-16829-X.
  1. La biografiaj indikoj pri Marieluise Gumbel estas tre malunuecaj. La persona nomo aperas en plej diversaj skribversioj, ankaŭ la naskigjaro estas necerta. Kiel naskiĝnomo aperas Czettritz aŭ von Czettritz. Ŝi estis filino de stabfoficiro Hermann Czettritz (1865-1946) kaj de lia angla edzino Mary Page. Ŝi mortis novembron de 1952 por kancero.
  2. Brenner 2001, p. 6.
  3. Jara bulteno de la K. Wilhelms-Gimnazio je Munkeno, 1909/10
  4. Gustav Radbruch: Gesamtausgabe. Volumo 19: Reichstagsreden. C.F. Müller-Verlag, Heidelberg 1998, ISBN 3-8114-6698-4, p. 182.
  5. [1] Spiegel -- Eines Tages: Rechnen gegen den Terror.
  6. Das rechte Auge|Die ZEIT de la 9-a de februaro 2012

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]