Organisation Consul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Organisation Consul
sekreta societokvazaŭmilitistaro
Komenco 1921 vd
Fino 1922 vd
Antaŭe Marinebrigade Ehrhardt vd
Poste Viking League vd
Lando(j) Vajmara Respubliko vd
Sidejo Munkeno
Ideologio

germana naciismoantisemitismoantikomunismo

Fondinto(j) Hermann Ehrhardt vd
vdr

La Organisation Consul (germane, en Esperanto organizaĵo "Konsulo") estis naciisma terorisma organizaĵo en la epoko de la Vajmara Respubliko, la demokratia reĝimo de Germanio inter la fino de la Unua Mondmilito ĝis la instalo de Nazia Germanio en 1933. La organizaĵo estis strukturigita kiel sekreta societo: ĝi provis per murdoj de altrangaj politikistoj malstabiligi la demokratian sistemon de la juna respubliko kaj havis la politikan celon neniigi la rezultojn de la Unua Mondmilito, aparte la Traktaton de Versajlo.

La averaĝa aĝo de la organizaĵanoj estis inter 20 kaj 30 jaroj. La membroj motiviĝis per subjektiva sento de malŝato kontraŭ burĝoj, personoj de alta edukiteco kaj demokratoj, en kombino kun ideologio de ekstrema naciismo. La organizaĵo havis kontaktulojn en la tuta Germana Regno kaj elkerno de pli-malpli 5000 aktivuloj prenis la anojn de siaj grupoj de murdistoj.

La sekreta societo estis kamuflita kvazaŭ "societo pri lignokomerco" kun sidejo en Munkeno, kaj en pluraj lokoj de la Germana Regno havis stokejojn de armiloj.

La 26-an de aŭgusto 1921 membroj de la organizaĵo murdis la centrisman politikiston Matthias Erzberger apud la loĝloko Bad Griesbach en la Nigra Arbaro. La policaj enketoj rapide malkovris la du studentajn atenculojn kaj ankaŭ police konatigis la organizaĵon. Post pliaj policaj enketoj en tuta Germanio malliberiĝis pliaj 34 organizaĵanoj. Plej multaj el ili tamen tre rapide reliberiĝis, ĉar la pruvoj pri tiom multmembre organizita murdo de Matthias Erzberger montriĝis jure ne sufiĉe fortaj. La 24-an de junio 1922 pliaj organizaĵanoj murdis la germanian ministron pri eksteraj rilatoj Walther Rathenau. Ankaŭ la provo murdi la politikston Philipp Scheidemann 4-an de junio 1922 estis kunorganizita de la organizaĵo.

La policaj enketoj pri la murdo de Walther Rathenau kaŭzis la malpermeson de la organizaĵo. La eksaj anoj tamen organiziĝis en novaj similcelaj organizaĵoj, interalie la societo Bund Wiking.

En Nazia Germanio inter la jaroj 1933 kaj 1945 la membroj de la organizaĵo estis honorigitaj "herooj de la nacia rezisto", kvankam inter la jaroj 1920 kaj 1922 la organizaĵo fakte estis naciisma konkurenco al la nazia partio NSDAP de Adolf Hitler. Unu el la regionaj gvidantoj de la organizaĵo, Friedrich Wilhelm Heinz, kun samideanoj en 1938 planis puĉon kaj se necese murdon de Adolf Hitler.