Hans Henning Ørberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Henning Ørberg
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1920 (1920-04-21)
en Store Andst
Morto 17-an de februaro 2010 (2010-02-17) (89-jaraĝa)
en Grenaa
Lingvoj danalatinaanglafranca
Ŝtataneco Danio
Alma mater Universitato de Kopenhago • Kolding Gymnasium
Okupo
Okupo lingva instruisto • verkisto • latinisto • gramatikisto
vdr

Hans Henning ØRBERG (naskiĝinta la 21-an de aprilo 1920 en Andst, mortinta la 17-an de februaro 2010 en Grenaa) estis dana gimnaziinstruisto por la lingvoj angla, franca kaj latina. Verkis li vere revolucian lernolibron por la latina lingvo kun eksplikoj en la latina lingvo: Lingua Latina per se illustrata

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de protestantisma pastro li kreskis en Seest apud Kolding kaj iĝis en la 1938-a jaro studento ĉe la tradiciriĉa Kolding Gymnasium. Magistriĝo sukcesis en 1946 ĉe la Universitato de Kopenhago. Ĉefa fako lia estis la angla: tamen li konatiĝis per aktivadoj en sia flanka fako, la latina lingvo kaj la engaĝiĝo por Latinitas viva.

Li verkis kiel stenografia asistanto ĉeparlamente inter 1940 kaj 1945 kaj helpprofesoris inter 1946 kaj 1950 ĉe diversaj kopenhagaj lernejoj. Li fariĝis instruisto ĉe N. Zahles Skole (1947-49) kaj intertempulo ĉe Statens Studenterkursus (1950). Finfine en la 1.8.1951 Ørberg estis dungita ĉe la lingvolerna instituto Naturmetodens Sproginstitut (ĝis 31.8.1962). Intertempa instruado estis ĉe Ordrup Gymnasium ekde la 1.8.1961 kun promociiĝo samloke jaron poste. Inter la 1.8.1963 kaj la 1.8.1989 instruigantis li ĉe Grenaa Gymnasium: komence adjunkte, sed baldaŭ kiel lektoro.

Latin efter naturmetoden[redakti | redakti fonton]

Kiam Ørberg laboris ĉe Naturmetodens Sproginstitut (kiu specialiĝis pri korespondadaj kursoj por la angla kaj aliaj modernaj lingvoj) li konsekvence verkis novmetodan, furoran lernolibron por la latina, Lingua Latina secundum naturae rationem explicata (1955). En 1990 li modernigis la tuton kaj ŝanĝis la titolon je Lingua Latina per se illustrata. Post pensiuliĝo li gvidis la eldonejon Domus Latina kaj prelegadis en Eŭropo kaj Usono pri tiu ĉi nova alproksimiĝo al (nur ŝajne) mortinta idiomo. Ankaŭ la anoj de la danuja porinstruista ligo Latinlærerforeningen ŝatis kaj ĝuis liajn ĉeestojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]