Latinitas viva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latinitas viva
socia movado
Komenco 19-a jarcento vd
Agareo

nuntempa latino
latina lingvo

vdr
gaja invito verkadi kune kaj reciproke en la latina...

La nocio de Latinitas viva (latineco vivanta) uzatas por movado kiu komenciĝis en la malfrua 19-a jarcento de uloj praktikantaj la latinan lingvon buŝe kaj skribe kiel modernan lingvon (moderna Latino). Universitate remetis sciencan fundamenton por tia - de kelkaj primokata - uzo de tradicia kaj nearta internacia lingvo la belga profesoro Jozef IJsewijn.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

La latinlingva Vikipedio estas kvazaŭ frukto de tiaj internaciaj movadoj kaj movadetoj. En Germanlingvio tre aktivis la benediktano Caelestis Eichenseer (kiu fondis en 1965 kun aliaj la periodaĵon Vox Latina) kaj la senŝua karmelano Suitbert H. Siedl el Vieno. Li poste fondis en Usono la rondojn de Familia Sancti Hieronymi. Gravis leksikografe ankaŭ Christian Helfer kaj la sudtirolano Karl Egger (kiu furoris kiel longjara ĉefa latinisto de la Apostola Seĝo). Samloke aktivis krome la usonano Reginald Foster kaj la itala kardinalo Antonio Bacci). En Hispanujo aktivis la klaretano José María Mir. Alia elstara latinisto moderna estas profesoro Wilfried Stroh. Buntajn bildrakontajn lernomaterialojn el Italujo titole Iuvenis peras en Germanlingvio la filologo kaj muzikisto Robert Maier.

Ekzistas eĉ radielsendoj en la latina lingvo. Ekzemple aŭskulteblis latinaj aĵoj de Radio F.R.E.I. el Erfurto inter julio 2015 kaj decembro 2021 sub la titolo Erfordia Latina.

Furoris siatempe en Franclando en 1966 la Assimil-produkto de Clément Desessard Le latin sans peine - lernolibro por la moderna uzo de la latina.

Kluboj kaj asocioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

teorie[redakti | redakti fonton]

  • Brill’s Encyclopedia of the Neo-Latin World. Eldonis Philip John Ford, Jan Bloemendal kaj Charles Fantazzi. Brill, Leiden 2014, p. 84–86, 1014–1016.
  • Wilfried Stroh: Latein ist tot, es lebe Latein! Kleine Geschichte einer großen Sprache. List, Berlin 2007, p. 290–307, 376–378.
  • Wilfried Stroh: "Lebendiges Latein." Ĉe: Der Neue Pauly, volumo 15, Stuttgart / Weimar 2001, kol. 92–99, (surrete)

praktike (lernolibroj, vortaroj, kantolibroj)[redakti | redakti fonton]

  • Clément Desessard: Le latin sans peine. Assimil, Paris 1966 kaj plurfoje poste
  • Hans Henning Ørberg: Lingua Latina per se illustrata. Kopenhagen 1990, dua eldono 1991.
  • Caelestis Eichenseer: Latinitas viva. Pars lexicalis. Societas Latina, Saarbrücken 1981
  • Christian Helfer: Lexicon auxiliare. Ein deutsch-lateinisches Wörterbuch. Verlag der Societas Latina, Saarbrücken, tria eldono 1991
  • Karl Egger (eld.): Lexicon recentis latinitatis editum cura operis fundati cui nomen "Latinitas". Libreria Editrice Vaticana, Vatikanurbo, 2003
  • Caelestis Eichenseer: Latinitas viva. Pars cantualis. Societas Latina, Saarbrücken 1986

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]