José María Mir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María Mir
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1912 (1912-11-12)
Morto 29-an de aprilo 2000 (2000-04-29) (87-jaraĝa)
Lingvoj hispanalatina
Okupo
Okupo verkisto • latinisto • vortaristo
vdr

José María MIR (latinigite: Iosephus Maria Mirius; naskiĝinta en 19121913 en Bellvís/Provinco Ilerdo, mortinta la 29-an de aprilo 2000 en Barcelono) estis hispana kleriko kaj granda latinisto.

Mir estis ano de la kongregacio de la klaretanoj, verkisto kaj eldonisto. Instruisto de la latina estis li en Cervera apud Ilerdo en Barbastro kaj en Alagón; de la jaro 1965 docentis li Rome ĉe la Pontifika Salesiana Universitato kaj de 1972 ĉe la Pontifika Laterana Universitato.

En la latinlingva gazeto "Palaestra Latin" (el Hispanujo) li publikigis multajn rakontojn kun de li proponitaj novaj vortoj por esprimi modernajn aferojn en la latina lingvo. La periodaĵojn "Palaestra Latina" fondis lia samordenano Manuel Jové Bonet kiu en 1936 estis murdita en Lérida fare de la Popola Fronto.[1] Tamen Mir de la komenco ade kontribuis kaj inter 1942 kaj 1964 Mir eĉ iĝis ties ĉefredaktisto. Abundis liaj kontribuaĵoj: recenzoj, leteroj, eseoj. Jen aliaj gazetoj al kiuj li permesis la publikigon de siaj laboraĵoj: Latinitas, Alma Roma, Vox Latina, Vita Latina; pli malfrue ankaŭ al la porjunulaj lingvolernrevuoj "Adulescens" kaj "Iuvenis" de ELI el Recanati. Sekve li iĝis unu el la plej grandaj movadanoj de latinitas viva. Poste li kolektis tiaĵojn en unulingva ekspliklibro kun bildoj, kiun multaj legantoj ŝatis kaj certe volonte uzis por siaj (privataj) verkadoj. Gravegaj de li estis ankaŭ vortaroj hispana-latina kaj latina-hispana.

Mir partoprenis gravajn kongresojn pri la antaŭenigo de moderna latineco ekz. en Avignon (1956), Liono (1959), Bukareŝto (1970), Barcelono 1971, Rovereto 1971, Salerno 1971, sur Melito 1973, en Madrido 1974 kaj en Paŭo (1975).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nova et vetera, eldonejo Claret, Barcelono 1949[2]
  • Migajas divinas, Madrid 1954 (meditado teologia)
  • Curso de Latín Polyglophone, CCC (Centro Cultura por Correspondencia. San Sebastián 1959.[3]
  • Spes-Vox: Diccionario ilustrado latino-español, español-latino. Barcelona 1960
  • Nova verba Latina, eldonejo Claret, Barcelono 1970.
  • Ansia de luz en la tarde, Barcelona 1985 (meditado teologia)
  • Diccionario ilustrado latino-español, español-latino, bajo la dirección del R. P. José María Mir. Barcelono 1986.
  • kun Corrado Calvano: Impariamo il latino / Discamus linguam latinam
  • kun Corrado Calvano: Nuovo vocabulario della lingua latina. Italiano-latino, latino-italiano, Mondadori kaj ELI (Recanati)
  • Tradukisto de komiksoj pri Donaldo Anaso[4], Miĉjo Muso kaj Snoopy[5]
  • kun Corrado Calvano: Via omnibus aperta, eldonis Academia Latinitati Fovendae, Herder 1993

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Misioneros hasta el fin".
  2. Pri tiu ĉi verko Mir poste mem recenzis jene: Opusculum magni momenti eo quod est primum tentamentum verum firmumque vertendi verba recentia in sermonem latinum. Multum lavoravi in consulendis auctoribus huius aetatis, qui quidem multi non erant. Fuit tamen primus gradus, prima provocatio ut ita dicam, ad superandum illum sese exprimendi modum per circumloquia quo sese alii exprimere solebant, ut Cardinalis Bacci et socii. - - Traduko: Tiu ĉi modera verko vere gravega estis por ke temis pri la unua verketo kun serioza kaj firma volo de la aŭtoro traduki novajn vortojn latinen. Mi petis helpon ankaŭ ĉe latinlingvaj verkistoj tiamaj, kiuj ne multis. Mi ankaŭ volis eviti la modon (kp. proponojn de kardinalo Bacci) esprimi novajn aferojn per perifrazoj serĉante simplajn vortojn enkondukindajn.
  3. Helpis tiutempe la kolegoj M. Molina, J. Aramendía, J. Aspa, I. Sidera, I. García
  4. Donaldus Anas et nox Saraceni, Donaldus Anas et actiones F(iduciae), 1984; vendo de pli ol 50 miloj da ekzempleroj
  5. Insuperabilis Snupius, Romo 1984, kune kun V. Angelino

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]