Hans Hunkeler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hans Hunkeler estis grava svisa esperantisto. Li naskiĝis la 8-a de aprilo 1920 en Roggwil BE, Svislando kaj mortis la 23-an de aŭgusto 2000. Li estis dumviva membro de UEA kaj iama delegito en Araŭo (Svislando) kaj fakdelegito pri fervojoj.

Hans Hunkeler aŭdis unuan fojon pri Esperanto en la jaro 1939. Li tamen eklernis la lingvon nur post la 2-a mond-milito en la jaro 1947 kaj akiris la superan diplomon en 1955.

Pli ol 25 jarojn li servis divers-postene en la Esperanto-movado, i.a. kiel prezidanto (1966-73) en Svisa Asocio de Esperanto-Fervojistoj. Li estis LKK-revizoro de la 64-a UK (Lucerno, 1979). Dum multaj jaro li instruis Esperanton en la komerca lernejo de Araŭo kaj propagandis la lingvon en la tuta lando. Li ankaŭ estis redaktoro de la revuo Svisa Fervojisto.

Li estis edziĝinta al Ines Hunkeler-Ponzino, kiu ankaŭ estis esperantistino, kaj ankaŭ iliaj gefiloj parolas la lingvon.