Roggwil BE
![]() |
- La mallongigo BE en Roggwil BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Roggwil. |
Roggwil | |
---|---|
Blazono de Roggwil | |
Preĝejo de la katolika komunumo Langenthal en Roggwil | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Arwangen |
Koordinatoj | 47° 14′ 30″ N 7° 49′ 25″ O / 47.24167 °N, 7.82361 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 30″ N 7° 49′ 25″ O / 47.24167 °N, 7.82361 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3776 |
Areo | 7,73 km² |
Alteco | 421 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4914 |
Komunumkodo | 0337 |
Mapo de Roggwil | |
Roggwil estas ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la malnova distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3776 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Roggwil situas en la Svisa Mezlando inter Berno kaj Zuriko kvar kilometrojn sude la rivero Aro inter la du riveroj Langete kaj Roth, kiuj en la norda najbarkomunumo kunfluas al Murg. Dank sia bona trafika situacio la loko estas alloga por multaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.
Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
Roggwil limas en nordo al Wynau, en oriento al Murgenthal (Kantono Argovio) kaj Pfaffnau (Kantono Lucerno), en sudo al Untersteckholz, en sudokcidento al Langenthal, kaj en okcidento al Aarwangen.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Roggwil situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Olten al Langenthal kaj Berno kaj ĉe la malnova kantona ĉefstrato de Berno al Zuriko.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio de Roggwil datiĝas el la jaro 949 kiel Rochonvillare. En mezepoko Roggwil estis sub la regado de la Monaĥejo Sankt-Urban. En la jaro 1545 la loĝantoj de Roggwil sukcesis aĉeti sian liberecon el la servuteco kaj la Roggwilanoj fariĝis samrajtaj bernaj civitanoj sub la kamparvokto de Aarwangen.
Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]
En Roggwil naskiĝis la 20-an de aprilo 1920 la aktiva fervojisto kaj dumviva membro de UEA Hans Hunkeler.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Aliaj lokoj kun la nomo Roggwil
- Roggwil-Wynau (stacidomo)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]
|