Saltu al enhavo

Bettenhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bettenhausen
Blazono de Bettenhausen
Blazono de Bettenhausen
Blazono de Bettenhausen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoSupra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009Wangen
Geografia situo CH1903: 620994 / 224653 (mapo)47.17257.7155555555556Koordinatoj: 47° 10′ N,  43′ O; CH1903: 620994 / 224653 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj496
Areo2,0 km²
Alteco480 m super marnivelo
Poŝtkodo3366
Komunumkodo0973
Mapo de Bettenhausen
Mapo de Bettenhausen
Mapo de Bettenhausen
vdr

Bettenhausen estas komunumo en la distrikto Wangen en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 496 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Bettenhausen situas sude de Herzogenbuchsee en la regiono Supra Argovio. La politika komunumo ne posedas propran preĝejon kaj tial apartenas al la eklezia komunumo de Herzogenbuchsee. Al la komunumo apartenas ankaŭ la iama komunumo Bollodingen.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bettenhausen limas en okcidento kaj nordo al Herzogenbuchsee, en oriento al Thörigen, kaj en sudoriento al Ochlenberg, en sudo al Hermiswil, kaj en sudokcidento al la soloturna eksklavo Steinhof, kiu ekde la 1-a de januaro 2012 estas parto de la komunumo Aeschi (SO).

Tra Bettenhausen pasas aŭtobuslinio de Herzogenbuchsee al Langenthal, per kiu la komunumo estas konektita al la publika trafikreto.

La unua dokumenta mencio de Bettenhausen datiĝas el la jaro 1335 kiel Bettenhusen.

Trovaĵoj en la neolitiko pruvas, ke en Bettenhausen jam en prahistoria tempo setlis homoj. En antikva tempo sur la teritorio de la komunumo troviĝis romia gardejo.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la ĝis tiam aparta komunumo Bollodigen estis integrita al la teritorio de Bettenhausen.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]