Reisiswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reisiswil
Blazono de Reisiswil
Blazono de Reisiswil
Blazono de Reisiswil
Reisiswil
Reisiswil
Kamparanaj domoj en Reisiswil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 10′ 0″ N 7° 50′ 45″ O / 47.16667 °N, 7.84583 °O / 47.16667; 7.84583 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 0″ N 7° 50′ 45″ O / 47.16667 °N, 7.84583 °O / 47.16667; 7.84583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 195
Areo 2,01 km²
Alteco 645 m super marnivelo
Poŝtkodo 4919
Komunumkodo 0336
Mapo de Reisiswil
Mapo de Reisiswil
Mapo de Reisiswil
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Reisiswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 195 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Reisiswil situas en la Svisa Mezlando, proksimume 7 kilometrojn sudsudokcidente de la urbo Langenthal, en monteta regiono nordokcidente de la Napf-regiono. La komunumo konsistas el la vilaĝo Reisiwil (sur alteco de 640 m s.m.), la setlejoj Schollerhubel (en nordo sur alteco de 704 m s.m.), Gstell (en sudoriento sur alteco de 632 m s.m.), Aldishubel (en sudo sur alteco de 653 m s.m.), Gmeinweid (en sudokcidento sur alteco de 736 m s.m.), kaj Loch (en okcidento sur alteco de 701 m s.m.). La plej alta punkto de la komunumo situas sur la monteto Hochwacht sur alteco de 780 m s.m. tute en nordokcidento de la komunumo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,01 km², de kiuj 29,4% estas kovritaj de arbaro, 63,2% servas por agrikulturo kaj 5,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Reisiswil situas en nordo kaj oriento al Melchnau, en sudo al Gondiswil, kaj en okcidento al Madiswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la okcidenta limo de Reisiswil pasas la kantona ĉefvojo n-ro 239.1 de Melchnau al Haltestelle Gondiswil. La vilaĝo de Reisiswil mem situas flanke de la trafikvojoj atingebla per flankaj vojoj de la kantona ĉefvojo. Reisiswil ne estas konektita al la publika tranpsortreto. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 20 kilometroj norde apud Rothrist respektive okcidente apud Kriegstetten, al la svisa aŭtovojo A2 proksimume 18 kilometrojn oriente apud Dagmersellen.

Lernejo[redakti | redakti fonton]

La komunumoj Reisiswil kaj Gondiswil funkciigas sian lernejon komunune. La infanĝardeno situas en Reisiswil kaj la baza lernejo en Gondiswil. Inter la du komunumoj funkcias lerneja buso por la transporto de la infanoj al la infanĝardeno respektive al la lernejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Reisiswil datiĝas el la jaro 1194 kiel Richolsiswillare. Dum mezepoko Reisiswil apartenis al la Senjorujo Langenstein-Grünenberg. Per donacoj la Monaĥejo Sankt-Galo kaj la Monaĥejo Sankt-Urban fariĝis bienposedantoj en Reisiswil. Tiujn bienojn administris al sankt-gala administrobieno Rohrbach sub la voktado de la Senjoroj de Grünenberg. Sub ties heredantoj Rohrbach fariĝis en la jaro 1504 havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al la malalta tribunaldo de Rohrbach kaj la alta tribunalo de Wangen. Ĝis 1528 Reisiswil eklezie apartenis al la paroĥo Grossdietwil. Post la reformacio ĝi estis atribuita al la paroĥo Melchnau ne nur eklezie sed ankaŭ politike. La komunumo Reisiswil estis kreita en la jaro 1815 per disiĝo de Melchnau.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]