Hermiswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermiswil
Blazono de Hermiswil
Blazono de Hermiswil
Blazono de Hermiswil
Aeschi, Seeberg, Hersiwil kaj Hermiswil
Aeschi, Seeberg, Hersiwil kaj Hermiswil
Aeschi, Seeberg, Hersiwil kaj Hermiswil
Hermiswil videblas centre de la bildo sur la dekstra flanko (markita)
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 9′ 11″ N 7° 41′ 47″ O / 47.15306 °N, 7.69639 °O / 47.15306; 7.69639 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 11″ N 7° 41′ 47″ O / 47.15306 °N, 7.69639 °O / 47.15306; 7.69639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 92
Areo 1,04 km²
Alteco 494 m super marnivelo
Poŝtkodo 3475
Komunumkodo 0978
Mapo de Hermiswil
Mapo de Hermiswil
Mapo de Hermiswil
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hermiswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 92 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hermiswil situas en la Svisa Mezlando proksimume 4 kilometrojn sudokcidente de Herzogenbuchsee. La laŭ areo plej malgranda komunumo de Supra Argovio konsistas nur el la vilaĝo Hermiswil kaj la bieno Feldacher en nordo de la komunumo. Tra la vilaĝo fluas la de sudo al nordo la rivero Önz, kiu apud Graben alfluas al Aro.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,04 km², de kiuj 35,2% estas kovritaj de arbaro, 58,1% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hermiswil limas en nordo al Bettenhausen, en oriento al Ochlenberg, en sudo al Seeberg, kaj en okcidento al la soloturna eksklavo Steinhof, kiu apartenas ek de la 1-a de januaro 2012 al la komunumo Aeschi (SO).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 240 de Langenthal al Burgdorf. Ĉe la trajnlinio de Herzogenbuchsee al Burgdorf de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu kondukas rekte tra la vilaĝo, la komunumo neniam posedis stacidomon. La plej kroksima stacidomo situas 1 kilometro okcidente de la vilaĝo en Riedtwil. Per buslinio de Herzogenbuchsee al Wyningen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hermiswil datiĝas el la jaro 1289 kiel Hermanswile. La teritorio de la hodiaŭa komunumo apartenis en mezepoko kiel feŭdo de la Grafoj de Kiburgo al la Senjoroj de Stein, kies heredaĵo en la jaro 1466 fariĝis havaĵo de la urbo Soloturno. En la kontrakto de Wynigen de la jaro 1665 Soloturno koncedis la vilaĝon Hermiswil al la urbo Berno. Berno submetis la vilaĝon al la malalta tribunalo de Bollodingen kaj al la kamparvoktejo Wangen. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 ĝi estis atribuita al la distrikto Wangen, ĉe kiu ĝi restis ĝis ties integriĝo al la nova administra distrikto Supra Argovio en la jaro 2010.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]