Wynau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wynau
Blazono de Wynau
Blazono de Wynau
Blazono de Wynau
Rigardo de la Murgponto al Wynau
Rigardo de la Murgponto al Wynau
Rigardo de la Murgponto al Wynau
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 15′ 40″ N 7° 48′ 40″ O / 47.26111 °N, 7.81111 °O / 47.26111; 7.81111 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 40″ N 7° 48′ 40″ O / 47.26111 °N, 7.81111 °O / 47.26111; 7.81111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1560
Areo 5,09 km²
Alteco 413 m super marnivelo
Poŝtkodo 4923
Komunumkodo 0345
Mapo de Wynau
Mapo de Wynau
Mapo de Wynau
vdr

Wynau estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1560 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Murg inter Wynau kaj Murgenthal

Wynau situas en nordoriento de la administra distrikto Supra Argovio ĉe la suda bordo de la rivero Aro. La orientan limon de la komunumo formas la rivero Murg.

La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Wynau, Oberwynau, Aegerten kaj Obermurgenthal.

La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 528 m s.m. sur malalta monteto kun la nomo Höchi. La plej malalta punkto situas sur alteco de 401,5 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Aro. Tio estas samtempe la plej malalta punkto de Kantono Berno.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,09 km², de kiuj 39,6% estas kovritaj de arbaro, 37,3% servas por agrikulturo kaj 17,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wynau limas en nordo aliflanke de la rivero Aro al Wolfwil (Kantono Soloturno), en oriento al aliflanke de la rivero Murg al Murgenthal (Kantono Argovio), en sudo al Roggwil, en sudokcidento al Aarwangen, kaj en nordokcidento al Schwarzhäusern.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Winau situas ĉe la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Langenthal al Olten kaj ĉe la kantona ĉefvojo de Zuriko al Berno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de proksimume 4 kilometroj oriente en Rothrist. Ekzistas pramo trans Aro al Wolfwil.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]