Farnern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Farnern
Blazono de Farnern
Blazono de Farnern
Blazono de Farnern
Farnern
Farnern
Attiswil kaj Farnern, fotita el
balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 16′ 5″ N 7° 37′ 16″ O / 47.26806 °N, 7.62111 °O / 47.26806; 7.62111 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 5″ N 7° 37′ 16″ O / 47.26806 °N, 7.62111 °O / 47.26806; 7.62111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 205
Areo 3,69 km²
Alteco 800 m super marnivelo
Poŝtkodo 4539
Komunumkodo 0975
Mapo de Farnern
Mapo de Farnern
Mapo de Farnern
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Farnern estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 205 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso sur alteco de 800 m s.m. kun bona belvido al la Svisa Mezlando. La komunumo konsistas el la vilaĝo Farnern kaj la setlejoj Wüestrüti kaj Grossmatt kaj pluraj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sura alteco de 1193 m s.m. sur la kulmino de Rüttelhorn sur la kresto de Ĵuraso en nordo de la komunumo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,69 km², de kiuj 29,8% estas kovritaj de arbaro, 64,8% servas por agrikulturo kaj 4,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Farnern limas en nordo kaj nordoriento al Rumisberg, en sudo kaj okcidento al Attiswil, en nordokcidento al Günsberg (SO), en nordnordokcidento al Herbetswil (SO), kaj en nordo en unu punkto al Aedermannsdorf (SO).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Farnern situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La ĉefa alveturejo al Farnern estas la vojo de Wiedlisbach tra Rumisberg. Mallarĝa vojo kondukas preter Gisflüeli al Attiswil kaj mallarĝa pasejo tra Schmidematt kondukas al Aedermannsdorf.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Farnern datiĝas el la jaro 1329 kiel Varnerron. Trovitaj feraj objektoj kaj romiaj moneroj en la regiono Bättlerküche/Schmiedenmatt estas indikiloj por la ekzisto de paseja sanktejo dum romia epoko. Farnern dum mezepoko apartenis al la jurisdikcio de la malalta tribunalo Oberbipp. Kune kun la cetera Senjorujo Bipp ĝi fariĝis en la jaro 1463 havaĵo de Berno kaj parto de la Voktejo Bipp. Post la Helveta Revolucio de la jaro 1798 Farnern estis atribuita al la distrikto Wangen, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Supra Argovio. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]