Niederönz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niederönz
Blazono de Niederönz
Blazono de Niederönz
Blazono de Niederönz
Sidejo de Bystronic en Niederönz
Sidejo de Bystronic en Niederönz
Sidejo de Bystronic en Niederönz
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Wangen
Koordinatoj  47° 11′ 2″ N 7° 41′ 22″ O / 47.18389 °N, 7.68944 °O / 47.18389; 7.68944 (mapo)Koordinatoj: 47° 11′ 2″ N 7° 41′ 22″ O / 47.18389 °N, 7.68944 °O / 47.18389; 7.68944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1470
Areo 2,8 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 3362
Komunumkodo 0982
Mapo de Niederönz
Mapo de Niederönz
Mapo de Niederönz
vdr

Niederönz estas komunumo en la distrikto Wangen en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1470 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Niederönz situas en la regiono Supra Argovio okcidente de Herzogenbuchsee ĉe la bordo de la rivereto Önz. De okcidento alfluas al Önz la rivereto Seebach. La plej alta punkto de la komunumo estas en ĝia okcidento la arbara monteto de Önz, kun alteco de 513 m s.m. La vilaĝo estas komplete ligita kun la najbara komunumo Herzenbuchsee.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al Inkwil kaj Heimenhausen, en oriento al Herzogenbuchsee, kaj en okcidento al Aeschi kaj Bolken (ambaŭ en Kantono Soloturno).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas proksime de la ĉefstrato de Herzogenbuchsee al Soloturno. Per aŭtobuslinio de Soloturno al Herzogenbuchsee Niederönz estas konektita al la publika trafikreto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Krom pluraj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj en Niederönz ankaŭ troviĝas la ĉefa sidejo de la firmao Bystronic Laser AG.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Niederönz datiĝas el la jaro 1139 kiel Oentze.

En mezepoko Niederönz unue estis servuto de la Dukoj de Zeringo. Ek de la jaro 1218 la loko apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj estis subemtita al la korta tribunalo de la paroĥejaro Herzogenbuchsee. En la jaro 1406 Niederönz falis sub la regado de Berno kaj estis integrita al la voktejo Wangen. Post la disfalo de la Malnova Reĝimo en la Helveta Respubliko la vilaĝo apartenis al la distrikto Wangen, kiu ek de 1803 ĝis 1831 nomiĝis Oberamt Wangen kaj poste per la tiama nova kantona konstitucio akiris la statuson de ofica distrikto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]