Haoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigra haoro por viroj
Viro portanta haoron
Virinoj portantaj haorojn super kimonoj

En japana kulturo, haoro[1] (japane  (はお) (), haori) estas tradicia longa jako, portata sur aliaj kimonaj vestaĵoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La haoro estas malstrikta vestaĵo, kovranta la brakojn kaj la torson ĝis pugo aŭ supraj partoj de la kruroj. La haoro ne estas fermita (malsimile al la yukata) sed estas portata malfermite, aŭ fiksita per ŝnuro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Samurajo kun haoro super kiraso

La haoro estas antikva vestaĵo. Dum la epoko Sengoku, samurajoj portis senmanikajn haorojn super la kiraso. Dum la epoko de Edo, la pliriĉiĝo de la ekonomio ebligis nenobelajn etburĝojn porti haorojn. Tio kaŭzis la kreon de leĝoj kontraŭ paradaj, ornamaj vestaĵoj; al tio respondis la etburĝoj per haoroj, kiuj estis ekstere simplaj, sed kies internoj estis plenornamitaj.

Dum la frua 19-a jarcento, la gejŝoj de Tokio ekportis haoron super kimono; antaŭ tio, nur viroj portis la haoron. Tio kaŭzis furoron; en la 1930-aj jaroj, virinoj jam ofte vestadis sin per haoroj, kaj la gejŝoj ne plu portis la eksmodiĝintan haoron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]