Hardouin-Gustave d'Andlau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hardouin-Gustave d'Andlau

En funkcio:
13-a de julio 1830 – 5-a de julio 1831

Naskiĝo 2-a de septembro 1787
en Parizo
Morto 8-a de junio 1850
en Parizo
Nacieco Francio Francio
Edz(in)o Aglaé Tourteau d'Orvilliers
v  d  r
Information icon.svg

Hardouin-Gustave d'Andlau (n. la 2-an de septembro 1787 - m. la 8-an de junio 1850) estis franca politikisto. Li estis la filo de grafo Frédéric-Antoine-Marc d'Andlau.

Hardouin-Gustave entreprenis militistan karieron, kaj fariĝis dum la Unua Franca Imperio eskviro de imperiestrino Jozefino de Beauharnais. Li akiris rangon de imperia barono en 1810. Li sekve estis subleŭtenanto inter la korpogardistoj de reĝo Karlo la 10-a.

Li estis nedaŭre deputito de la departemento Orne en la periodo de la julia monarkio, de la 13-a de julio 1830 ĝis la 5-a de julio 1831.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Dictionnaire des Parlementaires français, Robert et Cougny (1889)