Harkány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbocentro de Harkány
Banejo de Harkány

Harkány (harkAnj), estas urbo, fama kuracbanloko kaj vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Siklós.

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Kroatio-Pécs, laŭ iama fervojo Villány-Barcs. Siklós troviĝas apude.

Historio

La unua skriba mencio devenis el 1323. Dum la historio la komunumo longe apartenis al Siklós. La baroka luterana preĝejo konstruiĝis en 1802, iom poste konstruiĝis ankaŭ pli nova. Oni trovis sulfuran varman kuracakvon en 1820. Laboristo, kiu laboris en marĉo por fari ĝin kampo - konstatis - ke li resaniĝis. La katolika preĝejo ekfunkciis ekde 1906. La banejloko memstariĝis de Siklós en 1977 kaj urbiĝis en 1999.