Saltu al enhavo

Harold Shorty Baker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harold Shorty Baker
Harold Shorty Baker en novembro de 1946
Harold Shorty Baker en novembro de 1946
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1914 (1914-05-26)
en Sankta Luiso
Morto 8-an de novembro 1966 (1966-11-08) (52-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo Laringa kancero Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo trumpetisto
ĵazmuzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Harold „Shorty“ Baker (naskiĝis la 26-an de majo 1914 en Sankta Luiso; mortis la 8-an de novembro 1966 en Novjorko) estis usona ĵaztrumpetisto de svingo. Li fariĝis konata per sia ludo en Duke Ellington Orchestra.

„Shorty“ Baker lernis komence ludi frapinstrumentaron kaj komencis sian karieron fine de la 1920-aj jaroj kiel trumpetisto en la bando de sia frato, trombonisto Winfield Baker. Li muzikis komence de la 1930-aj jaroj kun Erskine Tate kaj Fate Marable, post tio en 1932 kun Eddie Johnson, ekde 1935 ĝis 1937 ĉe Don Redman, en 1938 mallonge en Duke Ellington Orchestra; pluaj stacioj estis la bandoj de Teddy Wilson 1939–40, Andy Kirk 1940–42, kie li en 1942 konatiĝis kun Mary Lou Williams, kun kiu li poste geedziĝis. Ekde 1943 ĝis 1951 li denove muzikis ĉe Duke Ellington kaj faris kun li en 1950 koncertvojaĝon tra Eŭropo, je kio ekestis en Parizo sonregistraĵoj por diskeldonejo Swing. En 1952 li denove muzikis ĉe Teddy Wilson same kiel ĉe Ben Webster, en 1954 ĝis 55 kun Johnny Hodges kaj 1957–59 denove ĉe Duke Ellington (Blues in Orbit). Post tio Harold Baker fondis propran kvaropon, muzikis en Embers kaj estis akompanmuzikisto en Metropole Cafe.

La pli lirika ludmaniero de Baker estas aŭdebla i.a. sur la sonregistraĵoj kun Elli ngton „Trumpet No End“ 1946, „New York City Blues“ 1947, „Time’s A-Wastin’“ 1949, samkiel sur „Time On My Hands“ de Johnny Hodges el la jaro 1954. Krom kun ĉi tiuj orkestroj Baker surdiskigis kun muzikistoj kiel Harry Carney en 1945 kaj Nelson Williams en 1950, krome li muzikas kun Doc Cheatham, Ella Fitzgerald kaj Russell Procope sur la disko Giants of Small Band Swing, Vol. 1 (OJC).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]