Harpokrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bronza statueto de Harpokrato (Walters Art Museum, Baltimore)

En malfrua greka mitologio, kiel ĝi evoluis en ptolemaia Aleksandrio, estas Harpokrato (greke Ἁρποκράτης) dio de silento. Fiziognomio de Harpokrato estis transprenita laŭ fiziognomio de egiptia dio de infano Horuso. En la Antikva Egiptio Horuso prezentis nove naskitan Sunon, kiu eliras ĉiutage dum tagiĝo. Kiam grekoj sub estrado de Aleksandro la Granda militakiris Egiption, transformis egiptian dion Horuson en sian helenisman dion nomatan Harpokrato baziĝante ĉe tio je egiptia Har-pa-kheredHeru-pa-khered (“Horus infano”).

Horuso[redakti | redakti fonton]

Laŭ egiptia mitologio estis Horuso naskita de Eseto, diino patrino, kaj Usiro, origina dia reĝo de Egiptio, kiu estis murdita fare de sia frato Suteĥo kaj tiel fariĝis dio de Tartaro. Grekoj ligis Usiron kun sia dio de Tartaro, Hadeso, por ke ili kreu dion Serapison.

Harpokrato (Arĥeologia muzeo en Tesaloniko)

Inter egiptoj estis plenkreskinta Horuso konsiderata venkinta dio de Suno, kiu ĉiutage superas mallumon. Ofte li estas bildigata kun falka kapo, aŭ kiel falko fluganta alte super la tero. Horuso militis komtraŭ Suteĥo tiel longe ĝis li venkis kaj fariĝis reganto super Egiptio. Ĉiuj egiptiaj faraonoj estis konsiderataj reenkarniĝo de venkanta Horuso.

Steleoj bildigataj dion Heru-pa-Khered staranta sur dorso de krokodilo kaj tenanta serpentojn en liaj disetenditaj brakoj estis stariĝantaj en kortoj de egiptaj temploj, kie estis mergitaj en akvo; tiu ĉi akvo estis poste uzata por benado kaj kuracigaj agoj, ĉar nomo Heru-pa-Khered estis ligata kun multaj protektaj kaj kuracaj fortoj.

En periodo sur rompo de jarmiloj, kiam en Aleksandrio kaj Romo fariĝas repopulariĝataj misteraj kultoj, estis adorado de Horuso tre vastigata kune kun adorado de Eseto (lia patrino) kaj Serapiso (Usiro, lia patro).

Eseto, Serapiso, Harpokrato kaj Dionizo (Luvro)

Harpokrato, infano Horuso, personigas Sunon naskiĝantan ĉiutage denove, unuan forton de vintra suno kaj ankaŭ la unuan vegetaĵon. Egiptaj statuoj bildigas Harpokraton kiel nudan knabon kun fingro sur la mentono kaj fino de la fingro sub lipoj de lia buŝo, kio estas esprimo de egiptia hieroglifo por "infano" kaj neniel koheras kun grek-romia moderna gesto por "silento", Pro nekompreno de tiu ĉi gesto faris pli postaj grekiaj kaj romiaj poetoj el Harpokrato dion de malbruo, silento kaj sekreto, ĉe kio baziĝis el Marko Terencio Varono, kiu en sia verko De lingua Latina (Pri latina lingvo) proklamas pri tero kaj ĉielo:

„Tiuj ĉi dioj estas identaj kun dioj, kiuj en Egiptio estas nomataj Serapiso kaj Eseto, kvankam Harpokrato per sia fingro aldonas riumarkon al mi, ke mi silentu. Tiuj ĉ unuaj dioj estis en Latio nomataj Saturno kaj Rheia.“

Neniel multekostaj terakotaj muldaĵoj de Harpokrata fiziognomio, taŭgaj ankaŭ por hejmaj sanktejoj, estas trovataj dissemitaj en tuta teritorio de estinta Romia imperio.

Plutarko skribis, ke Harpokrato estis la dua filo de Eseto kaj ke li naskĝis tro frue kaj kun lamaj kruroj. Horuso infano fariĝis speciala protektanto de infanoj kaj iliaj patrinoj. Post kiam Reo sanigis lin post mordo de venena serpento, fariĝis Harpokrato simbolo de espero inter dioj zorgantaj pri suferanta homaro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Harpokratés en la ĉeĥa Vikipedio.