En la urbo ĝis sia morto fine de 2022 dum multaj jardekoj kun sia familio vivis Hans Welling, tre aktiva pri amatora radio kaj je multaj jaroj vicprezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj. Ekde 1977 li prizorgis radioamatoran Esperanto-konkurson, kiu ekde tiam ĉiujare okazas dum la tria kompleta semajnfino de novembro, kaj krome li ankaŭ de marto 2006 ĝis oktobro 2022, du semajnojn antaŭ la morto, kontribuis al Vikipedio.