Hans Welling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Welling
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1937 (1937-12-05)
Morto 6-an de novembro 2022 (2022-11-06) (84-jaraĝa)
Tombo Osnabrück
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto • vikimediano • Radioamatora operatoro
vdr

Hans B. WELLING (naskiĝis la  5-an de decembro 1937(nun 1937-12-05) kaj mortis la 6-an de novembro 2022 en la aĝo de 84 jaroj) estis germana esperantisto vivinta en Hasbergen proksime de Osnabrück. Li tre aktivis pri amatora radio (lia uzantonomo estis DJ4PG) kaj je multaj jaroj estis vicprezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA). De 1977 ĝis 2020 li prizorgis la radioamatoran Esperanto-konkurson, kiu ekde tiam ĉiujare okazas dum la tria kompleta semajnfino de novembro, li redaktis kaj kontribuis kun la ILERA-bulteno. Krome li ankaŭ kontribuis al vikipedio per la uzantonomo Hans Eo.[1][2]

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto für den Amateurfunk / Esperanto por amatora radio (lernolibro, 1999, esperante kaj germane).
  • La formulo de Drake, sciencfikcia artikolo en "Monato" sept. 1999 pri apero de eksterteraj inteligentuloj
  • Radioamatora ĵargono. Suplemento al lernolibro Esperanto für den Amateurfunk, Osnabrück, 2002
  • La Varus-batalo - decida por dumil jaroj de Eŭropa historio. En Scienca Revuo 3/2007 Kun interesa tezo, kial Arminius povis sukcesi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]