Haveno Dortmund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Haveno Dortmund
Dortmund Hafen.jpg
Loko
Lando Flago-de-Germanio.svg Germanio
Urbo Dortmund
Geografia situo 51° 32′ N, 7° 27′ O (mapo)51.5258333333337.4427777777778Koordinatoj: 51° 32′ N, 7° 27′ O (mapo)
Situo de Haveno Dortmund

Datenoj
Tipo Marhaveno
Information icon.svg
vdr
Dortmunda haveno kun havenoficejo dum la havenfesto 2004
Transportkestega stacio
Transportkestega haveno kun havenoficejo en la fono
Malnova havenoficejo de Dortmundo

Haveno Dortmund estas enlanda haveno en la urbodistrikto Centro Norda de la urbo Dortmundo. Ĝi estas konektita kun la Dortmund-Ems-Kanalo kaj trans la Rejn-Herne-Kanalo ankaŭ kun la Rejno. La haveno estas ankaŭ nomdoma por la samnoma urboparto en la distrikto.

Historio kaj nuntempo[redakti | redakti fonton]

La konstruado de la dortmunda haveno ĉe la Dortmund-Ems-Kanalo komenciĝis en 1895. En 1899 imperiestro Vilhemo la 2-a malfermis la havenon. En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj oni elkonstruis la havenon servantan precipe por la transŝarĝo de greno, karbo kaj erco. Oni konstruis pluajn havenbasenojn kaj pliampleksigis la administracian substrukturon. Nun la dortmunda haveno havas kiel plej granda kanalhaveno en Eŭropo 10 havenbasenojn kun bordolongeco de 11 kilometroj. La haveno estas nomdoma por la ĉirkaŭa urboparto de la distrikto Urbocentro Norda.

Sian plej grandan ekonomian gravecon havis la haveno post la Dua Mondmilito. En la jaro 1972 ĉi tiu oni transŝarĝis 6,2 milionojn tunojn da varoj. Ankaŭ la pretigo de transportkestega haveno en 1987 tamen ne povis haltigi la klaran malpliiĝon de la transŝarĝo, kiun kaŭzis la ĉeso de karboŝtala industrio en Dortmund. Ankoraŭ en 1997 oni albordigis ĉi tie 2,6 milionojn tunoj ferercon, nun ĉi tiu vargrupo estas plene malaperinta el la dortmunda haveno.

Nun la iama "Akvovojstacio de la Karboŝtala Industrio" fariĝis provizada kaj industria tereno de alta graveco. La transŝarĝo de fererco kaj karbo ja apartenas al la pasinteco, sed nun la haveno certigas la provizosekurecon de la Ruhr-Regiono kun ĝiaj 5 milionoj loĝantoj.

Transportaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 2007 oni transŝarĝis en la dortmunda haveno 3,2 milionojn tunojn da varoj. Tio ĉi estas kompare kun 2006 kresko de 7,1 elcentoj. Tiu ĉi kresko estas precipe sukceso de la transportkestega stacio „CTD“, kiu kreskakvante estas uzata. En la jaro 2007 oni transŝarĝis en Dortmund kestegojn kun ŝarĝo de entute 701.000 tunoj. Januaron de 2009 la tria kestegoponto ekfunkciis.

La transŝarĝo sin prezentas jene:

Vargrupo Kvanto en 2005 Kvanto en 2006 Kvanto en 2007 Kvanto en 2008 Kvanto en 2009 Kvanto en 2010 Kvanto en 2011
Konstrumaterialoj 982.000 t 934.000 t 990.000 t 776.000 t 649.000 t 690.000 t 540.200 t
naftoproduktoj 621.100 t 647.000 t 538.000 t 570.000 t 571.000 t 630.000 t 566.000 t
fero kaj ŝtalo 294.400 t 334.000 t 401.000 t 355.000 t 152.000 t 147.000 t 256.000 t
ferrubo 219.800 t 216.000 t 231.000 t 271.000 t 189.000 t 160.000 t 219.000 t
karbo kaj koakso 148.000 t 272.000 t 166.000 t 170.000 t 88.200 t 81.000 t 100.100 t
aliaj vargrupoj 442 600 t 557.000 t 701.000 t 796.000 t 767.700 t 810.500 t 864.300 t

Fonto: Dortmunder Hafen AG

Pro la kreska kvanto de la "aliaj vargrupoj", kiun entenas la transportkestegan transŝarĝon (transŝarĝita kvanto de la kestegostacio en 2011: 850.500 t), kaj pro la malfermo de meblofabrika stokejo en tuja proksimeco al la haveno oni nun projektas alian stacion.

La urba politiko pripensas ankaŭ pli kaj pli aliuzadon de la haveno. Planata estas la konstruo de jaĥthaveno same kiel la disponigo de altvaloraj libertempumaj kaj loĝaj terenoj ĉe la akvo. Per starigo kaj ampleksigo de havengastejo „Solendo“ ekde la somero de 2005 jam sin prezentas aliuzaj tendencoj laŭ stilo de la enlanda haveno de Duisburg. Loĝareoj jam ekzistis enmeze de la haventereno, sed la loĝdomoj ne plu ekzistas ekde pli ol 60 jaroj.

Arĥitektura monumento Malnova Havenoficejo[redakti | redakti fonton]

Por la inaŭgurado de la dortmunda haveno la 11-an de aŭgusto 1899 fare de imperiestro Vilhelmo la 2-a oni starigis en la haveno la havenoficejon. Laŭ planoj de Friedrich Kullrich oni konstruis sur sesangula projekciaĵo duetaĝan domon kun alta frontoturo, kiu ne hazarde memorigas pri lumturo. Tiun ĉi memorligon fortigas krom la ekstera formo balkono ĉirkaŭanta la turkernon. En la turo oni establis „Imperiestran Ĉambron“, kies ekstera balustrado montras la blazonojn de la urboj Dortmundo kaj Emden, kiujn portas delfinoj.

La ferkrada konstruaĵo origine muntita kiel turkronaĵo estis proksimume 1930 forigata pro kadukeco kaj nur en 1986 anstataŭata per rekonstruaĵo el fajrozinkumita ŝtalo, post kiam la interno de la domo jam en 1982 kaj1983 estis restarigita. La bulo sur la turpinto estas komprenenda kiel horbulo, la pinto servas kiel flagostango. En 1986 oni riparis krom la turkronaĵo ankaŭ la tutan eksteran konstruaĵon.

Ĝis 1962 la Malnova Havenoficejo estis sidejo de la Dortmunda Haveno AS. La domon uzas ekde 2007 la akvopolico kaj ekspozicio pri la temo haveno kaj ŝiptrafiko.

La centran pozicion de la Malnova Havenoficejo en la kanalhaveno akcentas, ke la ponto trans la urba haveno direktiĝas rekten al la turo kaj ke la strato nur mallonge antaŭ la domo flankeniras okcidenten. Pro la altigita konstruloko la nokte prilumata domo estas vaste kaj defore videbla.

La Malnova Havenoficejo, kies malkonstruadon oni jam planis en la 1950-aj jaroj, estas nuntempe unu el la distingiloj de la norda urbocentro de Dortmundo kaj same kiel la Haveno Dortmundo ero de la Itinero de la Industrikulturo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Iserloh, Ute S.: Der Dortmunder Hafen - Europas größter Kanalhafen. 1-a eldono. J. P. Bachem Verlag, Kolonjo 2005, ISBN 3-7616-1910-3, p. 47.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]