Haveno de Vigo
Aspekto
Haveno de Vigo | |||
---|---|---|---|
haveno | |||
Loko | |||
Lando | Hispanio | ||
Urbo | Vigo | ||
Geografia situo | 42° 14′ N, 8° 44′ U (mapo)42.237-8.733Koordinatoj: 42° 14′ N, 8° 44′ U (mapo) | ||
| |||
Datenoj | |||
Tipo | Marhaveno | ||
La Haveno de Vigo estas haveno hispana situa en la nordokcidento de la Iberia Duoninsulo ĉe la Atlantiko kaj la urbo de Vigo. Ĝi estas unu el la plej grandaj fiŝhavenoj de la mondo. Ĝi estas krome la sidejo de unu el la plej grandaj fiŝkaptaj entreprenoj de la mondo, nome Pescanova. En 2008 la movo de fiŝaro, moluskoj kaj krustuloj estis de 751.971 tunoj.[1]
Vigo estas sidejo de fiŝkaptaj entreprenoj funkciantaj en landoj kiaj: Namibio, Sudafriko, Mozambiko, Aŭstralio, Argentino, la Malvinoj, Ĉilio aŭ Peruo. La fiŝaro produktata estas sendata al la tuta Hispanio kaj eksportata al landoj kiaj Portugalio, Italio, Francio kaj al aliaj pli malproksimaj, eĉ de Azio.