Hawke's Bay Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hawke's Bay Regiono
Regiono
regiono de Nov-Zelando [+]

LandoNovzelando

ĈefurboNapier
- koordinatoj39° S, 177° O (mapo)-39.416666666667176.81666666667Koordinatoj: 39° S, 177° O (mapo)
Areo14 111 km² (1 411 100 ha) [+]

Loĝantaro166 368 [+] (6-a de marto 2018)
Denseco11,79 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+12:00 [+]
ISO 3166-2NZ-HKB

Hawke's Bay Regiono (Tero)
Hawke's Bay Regiono (Tero)

Hawke's Bay Regiono (Nov-Zelando)
Hawke's Bay Regiono (Nov-Zelando)
DEC
Hawke's Bay Regiono
Hawke's Bay Regiono

Map
Hawke's Bay Regiono
Vikimedia Komunejo:  Hawke's Bay Region [+]
vdr

La regiono Hawke’s Bay (maorie Te Matau-a-Māui[1]) estas unu el la 16 regionoj de Novzelando sur la orienta marbordo de la Norda Insulo. Regatas laŭ regiona konsilio de Hawke’s Bay, situa en la urbo Napier. La regiona nomo devenas el Golfo Hawke, kiu ricevis nomon de kapitano James Cook, donante respekton al admiralo Edward Hawke.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo en Hawke's Bay Regiono.

Situas la regiono sur okcidenta marbordo de la Norda Insulo. Nomiĝas laŭ Golfo Hawke, kiu historie estis nomata Hawke’s Bay. La golfo estas granda golfo duonronda kiu etendas 100 kilometrojn de nordoriento al sudokcidento el Duoninsulo Mahia al Kabo Kidnappers. La regiono inkluzivas la montetan marbordan areon ĉirkaŭ la norda kaj la centra golfo, la apudriverajn herbejojn de la rivero Wairoa en la nordo, la larĝan fekundan Ebenaĵon Heretaunga ĉirkaŭ Hastings en la sudo, kaj montetan interan kamparon streĉante en la montarojn Kaweka kaj Ruahine. Interne elstaras la pinto Taraponui.

Kvin majoraj riveroj fluas al la marbordo de regiono Hawke’s Bay. De la nordo ĝis la sudo, ili estas: Wairoa, Mohaka, Tutaekuri, Ngaruroro kaj Tukituki. Lago Waikaremoana en la norda parto de la regiono, proksimume 35 kilometrojn for de la marbordo, estas la plej granda en la regiono, la 4a plej granda en la Norda Insulo, kaj la 16a plej granda en Novzelando.

En la suda parto de la regiono estas monteto kiu nomiĝas, laŭ la Guinness-libro de rekordoj, per la plej longa loknomo en la mondo, Taumata­whakatangihanga­koauau­o­tamatea­turi­pukakapiki­maunga­horo­nuku­pokai­whenua­kitanatahu, proksime al Waipukurau.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La regiona popolo estas 171 400 (junio 2018), aŭ 3,5 % de la novzelanda popolo[2]. Proksimume 78 % de la popolo regiona loĝas en la Napier-Hastings kunurbaĵo.

Kulturo kaj identeco[redakti | redakti fonton]

Etne, laŭ la censo de 2013, 77,7 % de la loĝantaro de regiono Hawke’s Bay identiĝis sin mem kiel homoj de eŭropa etno, 24,3 % kiel maoria, 4,4 % kiel pacifika, 3,6 % kiel azia, 0,5 % kiel mezorienta/latinamerika/afrika, kaj 1,9 % kiel alia etno (ĉefe ‘novzelandano’). La regiono havas popolon signifan de maorioj. Majora loka tribo estas Ngāti Kahungunu. Proksimume 50,5 % de la popolo de la regiono Hawke’s Bay estis aligita al kristanismo, kaj iĝis ĝi unu el du regionoj en Novzelando (la alia estas Sudlando) kun plimulto de kristana popolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Balenkaptadaj fabrik-stacioj komercis sur la golfaj plaĝoj dum la 19a jarcento[3].

La provinco Hawke’s Bay estis fondita en la jaro 1858 kiel novzelanda provinco post kiam ĝi apartigis el la velingtona provinco. La provincaro de Novzelando estis aboliciita en la jaro 1876, entute anstataŭigita per provincaj distriktoj.

Je la 3a februaro de 1931, la urboj Napier kaj Hastings ruiniĝis per tertremo, mezurita 7.9 laŭ la skalo de Richter. Mortis 256 homoj. Napier estis rekonstruigita, kaj nun estas mondfama pro la aro de konstruaĵoj en la stilo artdekora.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kerryn Pollock, 'Hawke’s Bay region - Overview', Te Ara - the Encyclopedia of New Zealand, http://www.TeAra.govt.nz/en/hawkes-bay-region/page-1 (accessed 12 February 2020)
  2. https://www.stats.govt.nz/information-releases/subnational-population-estimates-at-30-june-2019-provisional
  3. Don Grady (1986) Sealers & whalers in New Zealand waters, Auckland, Reed Methuen, p.150